Kamal Nasser

Kamal Nasser (naskiĝis en 1925 - mortis la 9an10an de aprilo 1973) estis palestina politika gvidanto, verkisto kaj poeto.

Kamal Nasser
Persona informo
Naskiĝo30-an de novembro 1923 (1923-11-30)
en Bir Zeit
Morto1-an de aprilo 1973 (1973-04-01) (49-jaraĝa)
en Bejruto
Mortis proHommortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materUsona universitato de Bejruto Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupopolitikisto
poeto Redakti la valoron en Wikidata vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Jaser Arafat kun Najef Havatmeĥ, gvidanto de la Demokrata Fronto por Liberigo de Palestino kaj Kamal Nasser dum gazetara konferenco en Amano, 1970

Frua vivo

Nasser naskiĝis en la Gaza-strio en kristana familio el Bir Zeit, proksime al Ramalaho. Li lernis en la lernejo de Bir Zeit (nun Universitato Bir Zeit) kaj la Usona Universitato de Bejruto. Poste li laboris kiel instruisto, dume li studis en Jerusalemo. En tiu periodo post la sendependiĝo de Israelo, Nasser laboris kiel ĵurnalisto.

Politika agado

Li estis elektita en 1956 al la Jordania parlamento kiel membro de Ba‘ath en la Ramalaha distrikto. Li ne plenumis sian periodon, oni forigis lin el la parlamento. Israelo elpelis lin en 1967 el la okupita Okcidentaj teritorioj; li iĝis redaktoro de eldonaĵo de OLP, nome Filastin al-Thawra (revolucia Palestino). Aldone, li iĝis membro de la Centra Komitato de PLO de februaro 1969 ĝis julio de 1971.

Morto

Nasser estis kaŝmurdita fare de IDF en 1973 dumnokte de la 9-a/10 de aprilo.

Unu el liaj murdistoj estis Ehud Barak, vestita sin kiel virino, kiu iĝis pli poste ĉefministro de Israelo.

Triviaĵo

La ĉefa aŭditorio de Universitato Bir Zeit Universitato estas nomata laŭ li.