Kalisz

urbo en nuntempa Pollando

Kalisz (prononco: /'kaliŝ/; klasika greka lingvo: Καλισία, latino: Calisia, jida lingvo: ‏קאַליש‎) estas distrikta urbo en Pollando kaj estis la historia ĉefurbo de Grandpollando. Patrono de Kaliŝ estas Sankta Jozefo. Festo de la urbo estas celebrata la 11-an de junio. Ĝi estas urbo kun rajto de distrikto (eksterdistrikta urbo): tamen ĝi funkcias kiel administra centro por la samnoma distrikto Kalisz, kiu plene ĉirkaŭas la urban komunumon. En 2021 en la urbo vivis 95 905 loĝantoj.

Kalisz

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Devizo: Poloniae urbs vetustissima
eksterdistrikta urbo en Pollando • urbo • urbego • historia reĝa urbo de Pollando-Litovio
Kalisz (Pollando)
Kalisz (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomoKalisza
ProvincoGrandpollando
Distrikto-rajtaJes
Speco de komunumoUrba
Urba komunumoJes
Aglomeraĵo318000
Koordinatoj, 18° 5′ O (mapo)51.757518.0851° 45′ N, 18° 5′ O (mapo)
Areo70 km²
Loĝantaro108841 (en 2007)
Loĝdenso1 551 loĝ./km²
Poŝtkodo62-800 do 62-821
Telefona antaŭkodo62
AŭtokodoPK
EstroKrystian Kinastowski
Titolo de estroPrezidanto
Adreso de estraroGłówny Rynek 20
Retpoŝto de estraroprezydent@um.kalisz.pl
Poŝtkodo de estraro62-800
Telefono de estraro62 765-43-00
Fakso de estraro62 764-20-32
Poŝto de estraroumkalisz@um.kalisz.pl
Komunuma retejohttp://www.kalisz.pl
vdr

Nomo

La nomo devenas de arkaismo kał signifanta marĉon, malsekejon. En latinigita formo Kalis estis notita de Gallus Anonymus en Pola kroniko verkita en la jaroj 1112–1116.

Dua Mondmilito

Dum la milito Kalisz estis aneksita de Tria Regno kaj ektroviĝis en Provinco Vartlando. Poloj kaj judoj estis subigitaj al reprezalioj: deporto al trudlaboro por fari lokon al germanaj koloniistoj de enkorpigitaj terenoj, el Sovetunio, Litovio, Latvio, Dobruĝo kaj Besarabio.

1939

  • 30.10. Polica juĝejo en Kalisz mortkondamnis polon pro komunista agado en Germanio en la jaroj 1923-33, la verdikton oni tuj plenumis
  • 14.11. En Kalisz-regiono germanoj malpermesis al judoj forlasi loĝejojn inter la 17-a vespere kaj la 8-a matene (1939)

Famuloj ligitaj kun la urbo

Internacia kunlaboro

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj