Kaliforni-duoninsula Dezerto
- Artikolo
- Diskuto
Iloj
Ĝenerale
Presi/elporti
En aliaj projektoj
Kaliforni-duoninsula Dezerto | |
Desierto de Baja California | |
dezerto, duondezerto | |
Stenocereus eruca | |
Lando | ![]() |
---|---|
Subŝtato | Malsupra Kalifornio, Suda Malsupra Kalifornio |
Areo | 77 700,0 km² (7 770 000 ha) |
Biomo | Dezertoj kaj kserofitaroj |
Klimato | Subtropiko |
![]() | |
Kaliforni-duoninsula Dezerto estas duondezerto kiu konstituas tersupraĵan ekoregionon el la nord-meksika ekoprovinco de la nearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-regiono "sonora kaj kaliforni-duoninsula dezertoj". Biome ĝi apartenas al dezertoj kaj kserofitaroj de Kalifornia Duoninsulo en ekstrem-okcidenta Meksiko [1].
La ekoregiono kovras 77 700 kvadratajn kilometrojn kaj ampleksas plimulton de la okcidenta deklivaro de la duoninsulo. Ĝi okcidente estas limigita de Pacifika Oceano, oriente de la duoninsula montaro kaj ĝi centriĝas ĉirkaŭ la koordinatoj 27° 44′ Nordo 113° 36′ Okcidento / 27.74 °N, 113.6 °U / 27.74; -113.6 (mapo) 113° 36′ Okcidento / 27.74 °N, 113.6 °U / 27.74; -113.6 (mapo) [2]. Norde de latitudo de 30° N, Kaliforni-duoninsula Dezerto transiras al kaliforniaj ĉaparalo kaj duonarbaroj. La ekstrem-suda parto de la duoninsulo troviĝas ene de la sankt-lukaj kserofitaroj. En la nordo situas la pinaroj-kverkaroj de Sierra Juárez kaj de San Pedro Mártir, kie iom da arbospecioj vegetas inkluzive de la preskaŭ minacata Washingtonia filifera (arekacoj) [3].
La klimato estas seka kaj subtropika. Kvankam la precipitaĵo estas malalta, la oceano provizas per iom da humideco kaj moderigas la temperaturon kompare kun tiu de la Sonora-Dezerto, kiu troviĝas je la orienta deklivaro de la duoninsula montaro.
Kaliforni-duoninsula Dezerto troviĝas en la okcidenta parto de Kalifornia Duoninsulo, kaj okupas plimulton de la meksikaj subŝtatoj Malsupra Kalifornio kaj Suda Malsupra Kalifornio. La altitudoj varias ekde montaroj en la okcident-centra parto (1 000 - 1 500 m), al ebenaĵoj de meza altitudo (300 – 600 m), kaj vastaj areoj de marbordaj dunoj.
La ekoregiono estas plejofte kovrita de kserofitoj, kiuj kreas variajn komunumojn depende de altitudo kaj grundo. La ekoregiono havas ĉirkaŭ 500 speciojn da vaskulaj plantoj, de kiuj iuj estas endemiaj, ekzemple Fouquieria columnaris (erikaloj) aŭ Stenocereus eruca (kaktoj).
|