Kaĝaroj

Irana ŝaha dinastio (1796–1925)

La Kaĝara dinastio (ankaŭ transskribata kiel Gaĝara Dinastio, Qajar, QadjarQājār; perse سلسله قاجاریه aŭ دودمان قاجار) estas ofta vorto uzata por priskribi Iranon (tiame konata kiel Persio) sub la regado de la reĝa familio kiu regis en Irano ekde 1794 ĝis 1925. En 1794 la kaĝaroj atingis la plenan povon en Irano per la eliminado de ĉiuj ĝiaj rivaluloj, inkluzive de Lotf Ali Ĥano, la lasta de la Zanda dinastio, kaj ĝi refirmigis la persan suverenecon sur la antaŭaj iranaj teritorioj de Kartvelio kaj la Kaŭkazio. En 1796 Aga Muhamad Ĥano estis kronita kiel ŝaho (imperiestro aŭ reĝo). Ĝi estis sukcedita de la dinastio Pahlavi.

Kaĝaroj
Dinastio
Blazono
Blazono
dinastio
Apero1785 vd
Fino12-a de decembro 1925 vd
LandoKaĝara Persio vd
Religioŝijaisma islamo
Dinastiaj rilatoj
FondintoMohammad Khan Qajar vd
Regadoj
Ŝahoj de Persio
Dumde 1794 ĝis 1925
AntaŭuloZanda dinastio
SekvantoDinastio Pahlavi
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Kaĝara Persa Imperio en 1808.

La kaĝaraj regantoj estis membroj de la klano Kuvanlo, origine membroj de la tjurka branĉo oguzoj el la plej ampleksaj de la tjurka popolo. La kaĝaroj ekloĝis en la mongola periodo ĉirkaŭ Armenio kaj ili troviĝis inter la sep triboj kizilbaŝoj kiuj apogis la safavidojn. La safavidoj "abandonis Aranon (en la nuna Respubliko Azerbajĝano) al la lokaj klanoj de la oguzaj tjurkoj", kaj, "en 1554 Ganĝa estis regata de Ŝahverdi Soltan Ziyadoglu Kaĝaro, kies familio ekregis en Montara Karabaĥo".

Kaĝaraj regantoj de Persio

La reĝoj de la dinastio laŭ tempa ordo
  • 1796-1797 Aga Mohammed (1742-1797; murdita)
  • 1797-1834 Fath Ali (...-1834)
  • 1834-1848 Mohammed Ŝah (...-1848)
  • 1848-1896 Nāser al-Dīn Ŝah (...-1896; mortpafita)
  • 1896-1907 Muzaffaraddin Ŝah (1853-1907); devigita akcepti konstitucion
  • 1907-1909 Mohammed Ali Ŝah (1872-1925); diktatoro, fine forpelita; mortis en ekzilo (kiel ankaŭ ĉiuj postaj ŝahoj)
  • 1909-1925 Ahmad Ŝah (1898-1930); lasta kaĝara ŝaho