Kökar

komunumo en Finnlando

Kökar estas insulo en la aŭtonoma provinco Åland, Finnlando. La insulo havas ĉ. 300 loĝantojn (95 % el tiuj svedparolantoj) kaj surfacon de 64,16 km², el kio 0,39 km² estas interna akvosurfaco. Kiel sur la tuta Åland, la oficiala lingvo estas la sveda.

Kökar

Blazono de Kökar

Kökar sur la mapo de Finnlando

BlazonoSituo
Map
Kökar
komunumo
www.kokar.aland.fi
GubernioAlando
ProvincoAlando
Areo57,8 km²
Loĝantaro303
Finnlingvaj5,9%
Svedlingvaj93,4%

Supermara altecom [+]
Koordinatoj, 20° 55′ O (mapo)59.92083333333320.909722222222
Akvokolektejo63,58 km² (6 358 ha) [+]
Areo63,58 km² (6 358 ha) [+]
Loĝantaro225 [+] (31-a de decembro 2023)
HorzonoUTC+02:00, UTC+03:00 [+]

Kökar (Finnlando)
Kökar (Finnlando)
DEC
Map
Kökar

Vikimedia Komunejo:  Kökar [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
v • d • r

Komunuma nomo

La komunuma nomo aperas unuafoje en teksto de dana velisto de la 13-a jarcento. Tiam la franciskana klostro plej verŝajne funkciis sur Kökar. La nomo estis skribita kiel Thiyckækarl, kiu eble aludis pri dikaj insulanoj.

Trafiko

Kökar estas atingebla per veturŝipoj de Galtby al Korpo aŭ de Långnäs al Lumparland.

Vidindaĵoj

  • Preĝejo Sankta Anna estis konstruita en 1784 je loko de la franciskana klostro. Tie ekzistas ankaŭ muzeo, ligita al la preĝejo.
  • Otterböte estas bronzeepoka setlejo, kiu estis konstruita ĉ. 1150–1050 a. K.. Ĝi esti malkovrita en 1918.
  • Källskär estas malgranda insulo kaj konata vidindaĵo sude de Kökar.
Tombo de franciskana monaĥo ĉe muro de la kirko de Kökar

Vilaĝoj

Finnö, Hellsö, Karlby, Kyrkogårdsö, Österbygge kaj Överboda.

Konataj insulanoj

Eksteraj ligiloj