Károly Faludi

FALUDI Károly estis hungara aktoro, amatora aviadil-projektisto naskita en Arado la 11-an de februaro 1872 kaj mortinta en Arado la 10-an de februaro 1974.

Károly Faludi
Persona informo
Naskiĝo11-an de februaro 1872 (1872-02-11)
en Arad
Morto10-an de februaro 1974 (1974-02-10) (101-jaraĝa)
en Arad
ŜtatanecoHungario
Rumanio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
InfanoLászló Faludy (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupoaktoro
pupteatristo
piloto
operetkantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Kariero

Károly Faludi debutis kiel aktoro en 1891 en Hőköm Színház de Budapeŝto. Post du jaroj li dungiĝis al Peĉo, poste li iĝis kantista aktoro en Arado. En 1908 li komencis labori por konstrui aerveturilon. Li konstruis plurajn aviadilojn kaj popularigis la aviatikon. En 1914 li dungiĝis al la Népopera de Budapeŝto, de kie li pensiuliĝis (1925). En 1948 li helpis la amatorajn teatraĵojn kaj turneis kun sia hungarlingva pupteatra grupo en Transilvanio.

Fonto

  • Magyar Életrajzi Lexikon