Julius Vincenz von Krombholz

bohemia botanikisto kaj fungisto (1782–1843)

Julius Vincenz von KROMBHOLZ (naskiĝis la 19-an de decembro 1782 en Oberpolitz (nuntempe Horní Police) en norda Bohemio, mortis en aĝo de 60 jaroj la 1-an de novembro 1843 en Prago) estis botanikisto kaj fungisto. Lia aŭtornoma mallongigo estas Krombh.

Julius Vincenz von Krombholz
naturalisto kaj fungosciencisto
naturalisto kaj fungosciencisto
Persona informo
Naskiĝo19-an de decembro 1782 (1782-12-19)
en Oberpolitz (nuntempe Horní Police)
Morto1-an de novembro 1843 (1843-11-01) (60-jaraĝa)
en Prago, Reĝlando Bohemio,  Aŭstra imperio
Tombotombejoj de Olšany Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvojgermana vd
ŜtatanecoAŭstra imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materUniversitato de Karolo Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomoKrombh. (aŭtornoma mallongigo)
Okupobotanikisto
profesoro
pedagogo
kuracisto
fungosciencisto Redakti la valoron en Wikidata vd
rektoro de la Karola Universitato
Dum1831
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Li studis medicinon en la Universitato de Prago kaj doktoriĝis en 1814. En 1828 li estis nomumita profesoro pri speciala Patologio kaj terapio. En Prago, li uzis sian influon por helpi la senmonan August Carl Joseph Corda (1809–1849) esti akceptita en la universitaton. En 1831 li estis nomita rektoro de la universitato. En 1836 li estis nobeligita pro siaj medicinaj kaj pedagogiaj meritoj kiel „Edler von Krombholz“.

Krom lia kariero en medicino, Krombholz havis fervoran intereson en mikologio. Ili faris multajn eksperimentojn implikantajn la toksecon de fungoj. Kelkaj fungoj unue estis priskribitaj fare de Krombholz - interalie la reĝa boleto (lat. Boletus regius).