Julio de 2011
julio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2024 tagoj |
1-a de julio
- La Senato de Francio aprobis la leĝon, malpermesantan operacon hidroŝiro de tavolo, kiu estas uzata por intensigi elminigadon de nafto, gaso, ktp. Tio tute malebligos elminigadon de skistogaso.[1]
- Okazis geedziĝo de la duko de Monako Alberto la 2-a kaj la princino Charlene de Monako.[2]
- La Registaro de Italio aprobis la leĝon, laŭ kiu ŝtataj elspezoj reduktiĝos je 47 miliardoj da eŭroj dum 4 jaroj.[3]
- Libia armeo dispelis ribelulojn, kiuj koncentriĝis por ataki la urbon Bir Al-Hanam, je 80 km de Tripolo.[4]
- La financa komitato de la parlamento de Danio voĉdonis por restarigo de dogana kontrolo. Ĝi reaperos ĉe la limoj de la lando ekde la 5-an de julio kaj estos elekta.[5]
- Afrika Unio decidis ne agnoski kaj nek plenumi arestordonon de la Internacia puna kortumo pri Muamar Kadafi.[6]
- La parlamento de Kartvelio aprobis decidon pri translokiĝo el Tbiliso al Kutaisi.[7]
- La eks-direktoro de la Internacia Monunua Fonduso Dominique Strauss-Kahn estis liberigita el sub hejmaresto.[8]
- Laŭ sciigoj de lokaj rajtdefendantoj, dum dispelado de manifestacioj en Sirio pereis 24 homoj: 9 en Homs kaj 14 en la provinco Idlib.[9]
- En Maroko okazis la referendumo pri konstitucia reformo, proponita de la reĝo Mohamedo la 6-a. Voĉdonadon partoprenis pli ol 72 % de elektantoj, el kiuj 98 % (laŭ unuaj informoj) subtenis la reformon.[10]
- Ĉirkaŭ 1500 homoj estis evakuitaj el la hotelo Hilton Park Lane en Londono (Britio) pro okazinta tie incendio. Neniu estis damaĝita.[11]
- En Mazara del Vallo (Italio) estis arestita la 79-jara Gaetano Riina, mafiestro de la urbo Corleone. Kun li estis arestitaj 3 homoj, inkluzive 2 liajn parencojn.[12]
- Japanio refutis la peton de la Registaro de Kartvelio pri ŝanĝo de nomo de la lando en la japana lingvo respekte al la anglalingva nomo Georgia.[13] Antaŭe Litovio refutis saman peton,[14] Sud-Koreio aprobis ĝin.[15] En la kartvela ĝi nomiĝas Sakartvelo.
- Kvanto de pereintoj sekve de eksplodo de gaso en la Surguta elektrostacio (Rusio) atingis 5.[16]
2-a de julio
- En Francio komenciĝis la 98-a Tour de France [tur de frans] ("rondiro de Francio"), la plej longa kaj severa konkurso por biciklistoj.
- Ĉe naftokondukilo de la firmao ExxonMobil, kondukanta al Billings (Montana, Usono), okazis akcidento, sekve de kiu en la riveron Yellowstone enfluis 750 ĝis 1000 bareloj da nafto.[17]
- En Moskvo (Rusio) finiĝis la 33-a Moskva Internacia Kinofestivalo. La ĉefan premion gajnis la filmo Las Olas (esperante Ondoj) de la hispana reĝisoro Alberto Morais. La plej bona reĝisoro estis agnoskita Vong Ĉing Po (Honkongo), kreinta la filmon Venĝo. Historio de amo. La plej bona aktoro iĝis Carlos Álvarez-Nóvoa (Hispanio). La plej bona aktorino agnoskita Urszula Grabowska el la filmo Joanna (Pollando).[18]
- En Teodozio (Krimeo, Ukrainio) okazis interbatiĝo de rusaj kazakoj kaj milico. Tion kaŭzis provo de kazakoj restarigi krucon, unue starigitan de ili ĉe eniro en la urbo la 4-an de majo kaj forigitan la 1-an de julio pro postuloj de krime-tataroj. Laŭ kazakoj, 15 iliaj aktivuloj estis grave vunditaj, 10 detenitaj.[19]
- Eŭropa Unio aprobis eldonon al Grekio de laŭvica financa helpo je 12 miliardoj da eŭroj.[20]
- En Bordozo pro Hemoliza-uremia sindromo forpasis 78-jara virino — unua viktimo de tiu infekto en Francio.[21]
- Kvanto de pereintoj sekve la eksplodo de gasujo en Vladikavkazo (Nord-Osetio, Rusio) atingis kvar.[22]
3-a de julio
- En Estado de México (Meksiko) estis arestita Jesús Enrique Rejón Águila, unu el fondintoj kaj estraranoj de la narkotika kartelo Los Zetas.[23]
- Pli ol 100 silentaj protestantoj estis detenitaj en Minsko (Belorusio) dum la nacia festo — Tago de respubliko.[24]
- La aviadilo Boeing-787 Dreamliner finis sian unuan flugon trans la Pacifika Oceano, elfluginte el Seattle (Usono) kaj alteriĝinte en la flughaveno Haneda (Tokio, Japanio).[25]
- En Tajlando finiĝis la parlamenta balotado. Laŭ elir-sondo venkis la partio Pĥia Tĥai gvidata de Jinglak Ĉinaŭat, fratino de la eksigita ĉefministro Taksin Ĉinaŭat.[26]
- En Maiduguri (Niĝerio) okazis eksplodo en arp de kafejoj apud policaj barakoj. Pereis almenaŭ 10 homoj. Oni suspektas pri tio la islamisman grupon Boko Ĥaram. Pli frue en sama urbo estis pafmurdita la fama politikisto Mustapha Ba'le, ano de la reganta Tutnacia Partio de Niĝerio. Antaŭnokte estis murditaj 9 homoj, inkluzive 3 eks-policanojn.[27]
- En la valo Susa (Italio) daŭras interpuŝiĝoj kontraŭ polico de manifestaciantoj, kiuj protestas kontraŭ konstruado de rapidtrajna fervojo. Estis vunditaj almenaŭ 188 policanoj kaj 10 manifestaciantoj. 5 homoj estis detenitaj.[28]
- La turkia ministro pri eksteraj aferoj Ahmet Davutoğlu, vizitanta Bengazi (Libio), deklaris ke lia lando agnoskis la Nacian Transiran Konsilion sola laŭleĝa reprezentanto de la libia popolo kaj promesis doni al ĝi 200 milionojn da usonaj dolaroj.[29]
- Svislando frostigis bankokontojn de 23 siriaj altranguloj je sumo 27 milionoj da svisaj frankoj (31,8 milionoj da usonaj dolaroj).[30]
4-a de julio
- Dum interpafado kontraŭ militistoj apud la urbo Río Bravo (Tamaulipas, Meksiko) estis mortigitaj 13 krimuloj.[31]
- Aperis informoj, ke la libia gidanto Muamar Kadafi pretas rezigni je potenco interŝanĝe kontraŭ garantioj de propra netuŝebleco.[32] Lia oficiala reprezentanto refutis tion.[33]
- Al-Ĝazira demonstris filmeton, ek kiu la siria regimentestro Rijad Musa Asad deklaras, ke li transiras al flanko de opozicio kaj alvokas samservantojn fari same. Li iĝis la unua altmilitisto, deklarinta sin opoziciulo.[34]
- Armeaj trupoj eniris la urbon Hamao (Sirio). Okazas pafado kaj arestoj de opoziciuloj.[35]
- En sia domo en Pöcking (Germanio) forpasis Otto von Habsburg, lasta princo-heredonto de Aŭstrio-Hungario, ĉefo de Habsburgoj. Li havis 98 jarojn.[36]
- La prezidanto de Pollando Bronisław Komorowski nomumis la daton de la parlamenta balotado je la 9-an de oktobro.[37]
- La eks-prezidanto de Tunizio Zine El Abidine Ben Ali estis kondamnita en hejmlando al 15-jara malliberigo pro kontraŭleĝa havado de armiloj kaj narkotikaĵoj. La akuzito malĉeestis.[38]
- En Sinaja duoninsulo (Egiptio) matene okazis eksplodo en la gaskondukilo, kondukanta en Israelon kaj Jordanion.[39]
5-a de julio
- Ŝarĝaviadilo de la azeria flugkompanio Silk Way trafis montaron kaj falis en la provinco Parvan (Afganio) ĉirkaŭ 23:00 (loka horo). Pereis ĉiuj 8 laŭ la flugkompanio — 9) skipanoj.[40]
- La helikoptero Mi-8 de la flugkompanio UTair, fluginta el la urbo Ustj-Kut (Irkutska provinco, Rusio), faris eksterplanan alteriĝon je 720 km for de la urbo. El 16 homoj 2 pereis kaj 14 estis vunditaj.[41]
- Eŭropa Komisiono portempe malpermesis importon de kelkaj sortoj de semoj kaj faboj el Egiptio ĝis la 31-an de oktobro pro suspektoj pri ĉeesto en ili de la bakterioj Escherichia coli.[42] Same decidis Rusio.[43]
- Oni sciigas, ke pro incendio okazinta en ŝipo, veturigatna 200 kontraŭleĝajn migrantojn el Sudano al Saud-Arabio, pereis 197 homoj, 3 estis savitaj.[44]
- Forpasis la fama usona pentristo Cy Twombly. Li havis 83 jarojn kaj mortis pro kancero.[45]
- Oni sciigas, ke decidis eksiĝi Ryu Matsumoto, japana ministro pri restarigo.[46]
- En la urbo Taĝio (Irako) matene okazis du eksplodoj, sekve de kiuj pereis 27 kaj estis vunditaj 50 homoj (laŭ loka polico — 35 kaj 28).[47]
6-a de julio
- Vespere apud la vilaĝo Serbrjakovka de Kizlara distrikto (Dagestano, Rusio) nekonatoj atakis aŭtokolonon de la interna armeo kaj polico. 1 policano pereis, 1 estis vundita.[48]
- La Federacia Apelacia Kortumo de Usono decidis, ke la regulo, malpermesanta al malkaŝitaj gejoj militservi, estas kontraŭkonstitucia.[49]
- Oni sciigas, ke en Belorusio estis detenitaj ĉirkaŭ 400 "silentaj" protestantoj.[50]
- Libiaj ribeluloj post seshora batalo okupis la urbon Kaliŝo.[51]
- En Suezo (Egiptio) okazis manifestacioj kaj interpuŝiĝoj kontraŭ polico post kiam tribunalo decidis liberigi el sub aresto 7 policanojn, akuzitajn pri mortigo de protestintoj dum la egipta ribelo.[52]
- La Internacia Olimpika Komitato decidis okazigi Vintran Olimpikon 2018 en la urbo Pjongĉango (Sud-Koreio).[53]
7-a de julio
- Okazis grava eksplodo apud la urbo Abadano (Turkmenio). Laŭ oficialaj informoj eksplodis deponejo de artfajraĵoj kaj viktimoj preskaŭ tute mankas. Rajtdefendantoj diras pri eksplodo de arsenalo kaj multaj viktimoj.[54]
- Forpasis la ĉeĥa violonisto-virtuozo Josef Suk malpli aĝa. Li havis 81 jarojn.[55]
- La parlamento de Ukrainio aprobis la leĝon pri pensia reformo. Laŭ ĝi dum sekvaj 10 jaroj penciiĝa aĝo estos plialtigita por virinoj ekde 55 ĝis 60 jaroj kaj por ŝtatoficistoj ekde 60 ĝis 63 jaroj.[56]
- Sky News sciigas, ke la 10-an de julio aperos la lasta numero de la brita gazeto News Of The World, kiu estos malfermita pro skandalo pri kontraŭleĝa subaŭskultado de telefonparoloj de ŝteluloj.[57]
- Ŝtata televido de Jemeno demonstris la paroladon de la prezidanto Ali Abdula Saleh — unuan post lia vundiĝo la 3-an de junio. Li diris, ke spertis 8 sukcesajn operacion kaj pretas dialogi kadre de la nuna konstitucio.[58]
- En la urbo Enschede (Nederlando) dum rekonstruado falis tegmento de stadiono de FC Twente. Estas viktimoj inter konstrulaboristoj.[59]
- La parlamento de Libano faris konfiddecidon rilate al la registaro de Naĝib Mikati. Tion subtenis la koalicio la 8-a marto, dume la koalicio la 14-a marto rifuzis partopreni voĉdonadon.[60]
- Kanado oficiale deklaris, ke armeaj trupoj de la lando estas elvenigitaj el Afganio. Entute ili perdis tie 157 mortigitojn.[61]
8-a de julio
- La kosmopramo Atlantis faris sian lastan flugon.[62]
- En la urbo Monterejo (Meksiko) almenaŭ 15 armitaj homoj atakis baron El Sabino Gordo kaj pripafis ĝin. Pereis almenaŭ 21 homoj.[63]
- Forpasis Betty Ford, vidvino de la 38-a prezidanto de Usono Gerald Ford. Ŝi havis 93 jarojn.[64]
- Polico de Israelo detenis en la flughaveno de David Ben-Gurion (Tel-Avivo) 250 homojn, suspektatajn pri intenco partopreni en la akcio aviafloto subtene al palestinanoj. Ili atendas deportadon.[65]
- Laŭ informoj de rajtdefendantoj sekve de grava eksplodo de arsenalo apud la urbo Abadano (Turkmenio) pereis 200 homoj, el kiuj duonon konsistigas civiluloj. Aŭtoritatoj neas tion.[54]
- En la flughaveno de Kisangani (Demokratia Respubliko Kongo) kraŝis la aviadilo Boeing 727 de la konga flugkompanio Hewa Bora. Pereis 74 homoj, pli ol 40 estis enmalsanulejigitaj. Entute en la aviadilo estis 112 pasaĝeroj kaj 6 skipanoj.[66]
- Andris Bērziņš ekoficiĝis kiel nova prezidanto de Latvio.[67]
- Sudano oficiale agnoskis sendependecon de Sud-Sudano — unua en la mondo.[68]
9-a de julio
- Finiĝis la 2-a filmfestivalo VOICES (angle Vologda Independent Cinema from European Screens) okazinta en Vologda (Rusio) ekde la 5-an de julio. La ĉefan premion gajnis la filmo Tyrannosaur de la brita reĝisoro Paddy Considine. Plej bonaj aktorinoj estis agnoskitaj Olivia Colman en sama filmo kaj Alicia Vikander en la filmo Till det som ar vackert (Svedio). La filmo Pure estis premiita pro plej bona reĝisorado kaj ricevis premion de spektantaraj simpatioj. Premion pro plej bona scenaro gajnis la filmo Les Mains libres (Francio). Entute konkursis 10 filmoj.[69]
- Finiĝis la 46-a filmfestivalo en Karlovy Vary (Ĉeĥio). La ĉefan premion gajnis la filmo Restaŭrado de la israela reĝisoro Iosif Madmoni. Plej bona reĝisoro estis agnoskita franco Pascal Rabate pro lia komedio Ni à vendre ni à louer. Entute dum la festivalo, komenciĝinta la 1-an de julio, konkursis 179 filmoj.[70]
- En Gvatemalo estis murdita la fama kantisto kaj komponisto Facundo Cabral, kies aŭto estis pripafita dum ĝi veturis de hotelo al flughaveno de Gvatemalurbo. Li havis 74 jarojn.[71]
- La ĉefministro de Egiptio Essam Ŝaraf ordonis maldungi ĉiujn policanojn, suspektatajn pri partopreno en pereigo de homoj dum la ribelo de 2011.[72]
- Sud-Sudano oficiale iĝis sendependa ŝtato.[73]
- En Kuala-Lumpuro (Malajzio) ĉirkaŭ 50 mil homoj manifestaciis surstate, postulante politikajn reformojn. 1400 estis arestitaj. Polico uzis larmogason.[74]
10-a de julio
- Aŭtoritatoj de Turkmenio agnoskis, keseke de eksplodoj en Abadano pereis 2 militistoj kaj 13 civiluloj. Laŭ oficialaj deklaroj varmego kaŭzis eksplodon de deponejo de fajraĵoj, kio detonigis apudan arsenalon. La prezidanto diris, ke sur la loko de Abadano estos konstruita "fakte nova urbo".[75]
- En Gudzono (Usono) salupo trafis betonan pilieron kaj dronis. 4 homoj pereis, 2 estis grave vunditaj.[76]
- En la provinco Farah (Afganio) oni trovis senkapigitajn korpojn de 7 sapeistoj el la internacia organizaĵo pri malminigado Demining Agency for Afghanistan (mallonge DAFA). 28 sapeistoj estis kaptitaj la 29-an de junio.[77]
- En Volgo apud la vilaĝo Sjukejevo (Kama-Ustja distrikto, Tatarstano, Rusio) dronis la pasaĝera vaporŝipo Bulgarija, en kiu troviĝis 135 pasaĝeroj kaj 22 skipanoj. Almenaŭ 2 homoj pereis.[78]
- 15 vagonoj de pasaĝera trajno desurreliĝis en la ŝtato Utar-Pradeŝo (Barato). Pereis almenaŭ 35 homoj.[79]
- Sekve de incendio en kadukejo en la vilaĝo Beloje (Dubrovica distrikto, Rivna provinco, Ukrainio) pereis 16 kaj estis vunditaj 11 homoj.[80]
- Forpasis Roland Petit, fama franca koreografo kaj dancisto. Li havis 87 jarojn.[81]
- Je 09:57 (loka horo) apud la insulo Honŝuo (Japanio) okazis tertremo forta je laŭ Geologia servo de Usono 7, laŭ japanaj sciencistoj 7,4 gradoj laŭ la skalo de Richter. Averto pri ebleco de cunamo baldaŭ estis nuligita.[82]
11-a de julio
- Vespere en Belfasto (Nord-Irlando, Britio) komenciĝis interpuŝiĝoj de katolikoj kontraŭ polico, kiun provokis vasta festado de protestantoj de laŭvica datreveno de la batalo ĉe la rivero Boyne.[83]
- Potencoj de Irako, brita-nederlanda kompanio Royal Dutch Shell kaj la japana firmao Mitsubishi subskribis la antaŭan interkonsenton pri establo de la kuna firmao Basra Gas Company, kiu elminigados gason en la suda parto de la lando. Irako havos 51 % da akcioj, Shell — 44 %, Mitsubishi — 5 %.[84]
- Kamiono, veturiginta inter 50 kaj 60 infanoj, desurvojiĝis kaj renversiĝis en ĉevojan kanalon, plenan je akvo, apud la urbo Mirersarai (Bangladeŝo). Pereis almenaŭ 44 infanoj. Stiristo fuĝis.[85]
- En Hispanio oni faris la unuan en la mondo operacion pri grefto de ambaŭ kruroj. Gvidis ĝin la fama hispana kirurgo Pedro Cavadas.[86]
- En la militbazo Evangelos Florakis (Kipro) sekve de incendio eksplodis armiloj, kaptitaj en 2009 en ŝipo, kontraŭleĝe veturiganta ilin el Irano al Sirio. Pereis 12 homoj, inkluzive de ĉefkomandanto de la mararmeo de la lando Andreas Ioannides, estro de la militbazo Lambros Lambrou, 6 fajrobrigadistoj kaj 4 militistoj. 62 homoj estis vunditaj. Pro la eksplodo haltis la plej granda elektrostacio, produktinta 60 % da landa energio. 150 homij el apudaj domoj estis devigitaj forlasi siajn hejmojn. En Kipro estis deklarita tritaga funebro.[87]
- Oni evakuas loĝantojn de la urbo Debelec (Bulgario) pro liko de pli ol 4 tunoj da stirolo el 20-tuna cisterno.<[88]
- En Moskvo (Rusio) finiĝis la proceso pri la neonaziista grupo Nacionala-Socialisma Societo (ruse Национал-социалистическое общество). Pro murdoj kaj aliaj krimoj 5 neonaziistoj estis kondamnitaj al ĝismorta puno, aliaj al longdaŭra malliberigo.[89]
- Amasoj de subtenantoj de la siria prezidanto Baŝar al-Asad ŝturmis ambasadorejojn de Usono kaj Francio en Damasko.[90]
- Je 8:55 (moskva tempo) la aviadilo An-24, fluginta el Tomsko al Surguto, devige alakviĝis pro ekbrulinta motoro sur la riveron Ob en Tomska provinco (Rusio) je 63 km for de Niĵnevartovsko. 7 homoj pereis, 30 estis vunditaj.[91]
- Finiĝis la Monda Ligio pri Volejbalo (angle FIVB World League) — per la venko de la vira teamo el Rusio.[92]
- Savistoj sukcesis penetri la dronintan en Volgo (Rusio) vaporŝipon Bulgarija kaj trovis tie multajn kadavrojn. Vivantoj mankas. El 185 homoj estis savitaj 80.[93]
12-a de julio
- Oni sciigas, ke ekde 2012 la aŭtosporta konkuro GP2 Asia estos nuligita.[94]
- Iĝis konata, ke antaŭ monato Belorusio elpelis el la lando du ataŝeojn de Ukrainio (pri defendo kaj tiu militan). Responde Ukrainio elpelis belorusan militan ataŝeon.[95]
- Polico de Gvatemalo kaptis du supozatajn murdistojn de la fama kantisto Facundo Cabral.[96]
- Ĉirkaŭ 16:00 (loka horo) kamikazo eksplodigis sin en kontrolejo apud la vilaĝo Galaŝko (Sunĵa distrikto, Inguŝio, Rusio). Li pereis, aliaj viktimoj mankas.[97]
- Je la nokto al la 12-an de julio grupo da malliberuloj provis fuĝi el malliberejo АК-159/21 en Karaganda provinco (Kazaĥio). Ili pripafis gardistojn, 1 el kiuj pereis, 3 estis vunditaj. Kiam speciala milica taĉmento ekŝturmis domon, en kiu ili kaŝis sin, krimuloj eksplodigis sin. Sub ruinoj estis trovitaj 16 kadavroj.[98]
- La franca ministro pri eksteraj aferoj Alain Juppé diris, ke Muamar Kadafi pretas rezigni je sia potenco.[99]
- Rajtdfendantoj sciigas, ke viktimoj de eksplodo en la urbo Abadano (Turkmenio) iĝis 1382 homoj, en la apuda vilaĝo Guneŝ estis plene detrutaj 127 domoj.[100]
- Talibano mortpafis Ahmed Vali Karzai, 50-jaran fraton de la prezidanto de Afganio Hamid Karzai.[101]
- Laŭ antaŭaj informoj la kvanto de pereintoj en la droninta vaporŝipo Bulgarija povas atingi 120. El 207 homoj saviĝis 79. Ĉi-tago estis deklarita en Rusio nacia funebro.[102]
- En Sinajo je 50 km for de la urbo El Ariŝ (Egiptio) matene estis eksplodigita gasokondukilo, liveranta gason en Israelon kaj Jordanion.[103]
13-a de julio
- Oni sciigas, ke la fama juvela kompanio Fabergé renovigis sian laboron. Unua el novaj serioj iĝis Les Fameux de Fabergé el 12 ovoformaj pendaĵoj.[104]
- La egipta ministro pri internaj aferoj Mansur al-Isavi diris, ke baldaŭ estos maldungitaj ĉirkaŭ 700 policanoj, kiuj komplicis al pereigo de manifestaciantoj dum la ribelo komence de 2011. Ĝis la 1-an de aŭgusto estos elpostenigitaj 505 generaloj kaj 164 oficiroj. 37 eks-policanoj estos akuzataj pri murdoj.[105]
- Aviadilo de la loka flugkompanio Noar Linhas Aereas, fluginta el Recife al Natalo (Brazilo), eksplodis kaj falis 10 minutojn post elflugo. 14 pasaĝeroj kaj 2 skipanoj pereis.[106]
- Polico de Venezuelo restarigis kontrolon super la prizono El Rodeo, kie ekde la 12-an de junio daŭris ribelo de prizonuloj, el kiuj ĉirkaŭ 30 pereis.[107]
- En industritereno Broadfield Lane (Boston, Lincolnshire, Britio) je ĉirkaŭ 19:30 (loka horo) okazis eksplodo, sekve de kio 5 homoj pereis 5 kaj 1 estis vundita.[108]
- En Mumbajo (Barato) okazis tri eksplodoj, sekve de kiuj pereis 13 kaj estis vunditaj 56 homoj.[109] Baldaŭ kvanto de pereintoj atingis 21, almenaŭ 141 homoj estis vunditaj.[110]
- Armeaj trupoj de Muamar Kadafi okupis la urbon Kaliŝo (Libio).[111]
- Belgio, Nederlando kaj Luksemburgo agnoskis la Nacian Transiran Konsilion de Libio sola laŭleĝa reprezentanto de la libia popolo.[112]
- La rusia vic-premiero Sergej Ivanov deklaris, ke aviadiloj Tu-134 kaj An-24 ne estos uzataj en regula aviadtrafikado ekde la 1-an de januaro 2012.[113]
14-a de julio
- Je 22:31 (loka horo) komenciĝis erupcio de la vulkano Lokon en la insulo Sulaveso (Indonezio). Baldaŭ okazis pliaj. Potenculoj decidis evakui loĝantojn el 3,5-km zono, temas pri 27 mil homoj. Unu virino jam mortis pro koratako.[114]
- Apud la urbo Silvan (provinco Diyarbakır, Turkio) okazis interpafado inter turkaj armeaj trupoj kaj kurdaj ribeluloj. Pereis 13 soldatoj kaj 7 kurdoj. 7 pliaj soldatoj estis vunditaj.[115]
- Aviado de Israelo atakis kelkajn celojn en Gaza-sektoro responde al lanĉo de 5 Kassam-raketoj de tie. Kelkaj homoj estis vunditaj.[116]
- Forpasis la fama germana entreprenisto Leo Kirch. Li havis 84 jarojn.[117]
- Registaro de Tajvano aprobis la leĝon pri legalizo de prostituado en specialaj zonoj.[118]
- Sud-Sudano iĝis la 193-a ano de la Unuiĝintaj Nacioj.[119]
- Oni sciigas pri liberigo de 7 estonaj turistoj, ostaĝigitaj la 23-an de marto en la valo Bekaa (Libano).[120]
- Libiaj ribeluloj denove okupis Kaliŝon.[121]
- Dum funebra preĝado pri Ahmed Vali Karzai en moskeo de Kandagaro (Afganio) eksplodigis sin kamikazo. 4 homoj pereis, 13-15 estis vunditaj.[122]
- En Kievo, Ukrainio, komenciĝis la 67-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO.
15-a de julio
- En Sirio tradiciaj kontraŭregistaraj manifestacioj post vendreda preĝado estis dispelitaj per pafado. Laŭ AFP estis murditaj almenaŭ 28 homoj.[123]
- Usono agnoskis la Nacian Transiran Konsilion de Libio sola laŭleĝa reprezentanto de la libia popolo.[124]
- Ĉinio oficiale agnoskis ekziston de la giganta nafta makulo en oceano. Ĝi etendiĝas je 4250 kv. km kaj pliaj 3400 kv. km estas poluitaj parte. Apude elminigas nafton ConocoPhillips kaj CNOOC.[125]
16-a de julio
- La usona prezidanto Barack Obama okazigis en Vaŝingtono (Usono) renkonton kun la dalai-lamao Tenzin Gyatso, kiu daŭris 45 minutojn. Poste li substrekis, ke konsideras Tibeton parto de Ĉinio kaj alvokas la dalai-lamaon ekintertrakti kun ĉinaj aŭtoritatoj. Ĉinio tradicie protestas.[126]>
- 350 siriaj opozciuloj renkontis en Istanbulo (Turkio) kaj establis la Konsilion de la Nacia Saviĝo, kiun eniris 25 homoj.[127]
- En Ŝanhajo (Ĉinio) komenciĝis la Ĉampionado pri akvosporto.[128]
- En la urbo Hoogersmilde (Nederlando) incendiis kaj falis 300-metra televida turo.[129]
- En teritorio de "tria lando" okazis renkontiĝo de usonaj diplomatoj kaj reprezentantoj de la libia gvidanto Muamar Kadafi.[130]
17-a de julio
- En Frankfurto ĉe Majno, Germanio, finiĝis la turniro pri la Virina Futbala Mondpokalo 2011
- Ĝan Mohammad Han, konsilisto de la prezidanto Hamid Karzai, estis murdita en sia domo en Kabulo (Afganio) dum atako fare de nekonatoj. Samtie pereis Mohammad Haŝem Vatanval, deputito de la parlamento de la provinco Uruzgan.[131]
- Oni sciigas, ke almenaŭ 30 homoj estis mortigitaj en Homso (Sirio) dum interpuŝiĝoj de la subtenantaj la prezidanton alavitoj kontraŭ opoziciaj sunaistoj. Tion provokis forkapto de tri subtenantoj de la reganta reĝimo.[132]
- La ĉefministro de Egiptio Essam Ŝaraf sciigis pri nomumo de 12 novaj ministroj.[133]
- Potencoj de Ĉinio oficiale deklaris, ke ekde junio sekve de inundoj kaj terglitoj pereis 335 kaj malaperis sensciige 112 homoj. 2,3 milionoj da homoj estis evakuitaj.[134]
- En la provinco Los Ríos (Ekvadoro) estis deklarita dumonata esceptostato pro amasa veneniĝo de memfarita brando kun toksikaj aldonaĵoj. Unuaj kazoj estis rimarkitaj la 14-an de julio. Ĝis nun mortis 23 homoj, el kiuj 21 partoprenis feston en la urbo Ricaurte.[135]
18-a de julio
- La komandestro de ISAF, generalo David Petraeus transdonis plenpovojn al sia posteulo general-leŭtenanto John Allen. Petraeus iĝos direktoro de CIA.[136]
- Oni sciigas, ke tribunalo en Budapeŝto (Hungario) absolvis la eksan hungaran ĝendarmon Sándor Képíró je militkrimoj de 1942. Li estis akuzita pri komplico al murdo pli ol 30 judoj kaj serboj en Novi Sad (Serbio). Li neis tion, asertante ke nur partoprenis kaptadon de judoj, sed ne murdojn.[137]
- Libiaj ribeluloj deklaris, ke ili okupis la urbon Brega.[138]
19-a de julio
- Forpasis la fama rusia komponisto Armen Ĥaĉaturjan. Li havis 90 jarojn.[139]
- Finiĝis laboro de speciala komisiono, kiu ekde la 23-a de majo esploris kialojn de morto de la ĉilia prezidanto Salvador Allende. Ekspertizistoj konfirmis, ke li pafis sin en la kapon el Kalaŝnikov-mitraleto.[140]
- Tribunalo de Ateno (Grekio) kondamnis anojn de la anarkiista terorista grupo Komploto de la brulantoj, kulpintaj pri dissendo de bomboj en pakaĵoj al eŭropaj politikistoj, al multjara malliberigo.[141]
- Israela speciala taĉmento ŝturmis la francan jakton Al Karama, kiu iris el Francio al Sektoro Gaza. Ĝi estis sola ŝipo de la tiel nomata Ŝiparo de Libereco, kiu penis aliri tien. Ĉiuj aliaj estis paneigitaj de nekonatoj en havenoj aŭ haltigitaj de grekaj potencoj.[142]
- Kataro fermis sian ambasadorejon en Sirio kaj revokis ĉiujn siajn diplomatojn el ĉi lando.[143]
- En Sofio (Bulgario) okazis du eksplodoj apud oficejoj de opoziciaj partioj. Je 3:58 (loka horo) eksplodis bombo apud oficejo de la partio Ordo, leĝeco kaj justeco. Post 20 minutoj okazis eksplodo apud oficejo de la partio Demokratoj por forta Bulgario. Informoj pri damaĝoj kaj viktimoj mankas.[144]
- Rezidejo de la prezidanto de Gvineo Alpha Condé en Konakrio estis bombardita de raketoj, unu el kiuj trafis ĝin. La prezidanto ne estis damaĝita. Centro de la urbo estas blokita de la prezidanta gvardo.[145]
- La Tutmonda Ujgura Kongreso sciigas, ke dum tumultoj en Ŝinĝango (Ĉinio), apud la urbo Hotan, ujguroj provis liberigi arestitajn parencojn kaj por tio ostaĝigis policanojn, seke de kio polico ĝismorte elbatis 14 kaj pafmortigis 6 ujgurojn. Pliaj 70 estis arestitaj. Laŭ oficialaj informoj sekve de atako de policejo pereis 4 homoj, inkluzive de 1 policano kaj 2 civiluloj.[146]
- Libiaj aŭtoritatoj refutis deklaron de ribeluloj pri okupo de ili de la urbo Brega.[147]
20-a de julio
- Forpasis la brita pentristo Lucian Freud. Li havis 88 jarojn.[148]
- Je la nokto al la 20-a de julio aŭtoritatoj eltombigis restaĵojn de la fama nazio Rudolf Hess, troviĝintajn en Wunsiedel (Bavario, Germanio). Ili estos bruligitaj kaj dissemitaj super maro. Ties parencoj permesis tion.[149]
- UN deklaris malsaton en la du sudaj regionoj de Somalio — Bakul kaj Malsupra Shabele. Tie malsatas jam 30 % infanoj.[150]
- Oni sciigas pri aresto en Serbio de Goran Ĥaĝiĉ, lasta serba militkrimulo, kiun serĉis la Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio.[151]
- 37 militistoj estis arestitaj pro akuzoj pri komplico al atenco kontraŭ la prezidanto de Gvineo Alpha Condé.[152]
- Je 01:35 (loka horo) en sud-okcidenta parto de Kirgizio okazis tertremo forta je 6,2 gradoj laŭ la skalo de Richter. Ĝia epicentro troviĝis apud la limo ĉe Uzbekio, je 404 km sud-okcidente de Biŝkeko, je 42 km sud-okcidente de Fergana.[153] Sekve de la tertremo en Uzbekio perei 13 homoj, pli ol 80 estis vunditaj.[154]
- Pro ekstrema malvarmego en Usono mortis jam 13 homoj.[155]
21-a de julio
- Batalantoj de la islamisma grupo Al-Ŝabab (Somalio) kaptis la novan mnistrinon pri virinaj kaj familiaj aferoj Aiŝa Osman-Akil kaj sendis ŝin al prizono en la urbo Balad.[156]
- Libiaj ribeluloj informas pri kapto apd la urbo Zliten de la generalo Abdul Nabih Zajid.[157]
- Eŭropa Unio kaj la Internacia Monunua Fonduso konsentis doni al Grekio financan helpon je 109 miliardoj da eŭroj. Pliajn ĉirkaŭ 40 miliardojn Grekio ricevos dum tri sekvaj jaroj de privataj bankoj kaj aliaj investistoj.[158]
- Oni sciigas, ke Ĉinio konsentis doni financan helpon al Vanuatuo kondiĉe ke ĝi sekvu "la politikon de unueca Ĉinio", tio estas ne agnosku Tajvanon.[159] Antaŭtage aperis informoj ke Vanuatuo petas pro tio 3 miliardojn da vatuoj (ĉirkaŭ 34 milionoj da usonaj dolaroj).[160]
- En Kievo (Ukrainio) finiĝis la 67-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO.
22-a de julio
- Atakoj en Norvegio: Apud oficejo de la registaro de Norvegio en Oslo okazis eksplodo, verŝajne temas pri minita aŭto. Grave damaĝiĝis kelkaj konstruaĵoj, inkluzive redakcio de la gazeto Verdens Gang. 7 homoj pereis, 15 estis vunditaj. Post unu horo norvego Anders Behring Breivik en la insulo Utøya en junulara tendaro, organizita de la reganta Laborista partio, vestita kiel policano mortpafis 85 homojn.[161]
- Forpasis la rusia historiisto, filozofo, sociologo kaj politologo Dmitrij Furman. Li havis 69 jarojn.[162]
- Batalantoj de la Partio de la libera vivo de Kurdistano eksplodigis en nord-okcidenta parto de Irano aŭton, en kiu veturis la generalo Abbas Kasemi, unu el estroj de Pasdaran. Li pereis.[163]
- La Nacia Tribunalo de Hispanio (hispane Audiencia Nacional) kondamnis la eksan gvidanton de ETA Mikel Garikoitz Aspiazu Rubin al 377 jaroj da malliberigo. Li estis agnoskita kulpa je 20 atencoj pri murdo.[164]
- En la urbo Sinjan (Henano, Ĉinio) brulis pasaĝera buso, sekve de kio 41 homoj pereis kaj 6 estis vunditaj.[165]
- Forpasis Linda Christian, la populara meksika aktorino. Ŝi havis 87 jarojn kaj mortis pro kancero.[166]
23-a de julio
- Nekonatoj en motorcikloj mortpafis en Teherano (Irano) la fizikiston Dariuŝ Rezaji, kiu partoprenis nuklean esploradon. Lia edzino estis vundita.[167]
- Forpasis la usona generalo John Shalikashvili, iama prezidanto de la Usona Stabestraro. Li havis 75 jarojn.[168]
- Du vagonoj de rapidtrajno, sekvinta laŭ itinero D3115 el Hangĝoŭo en Wenzhou (Ĉinio) desurreliĝis apud la urbo Shangyu kaj falis en riveron je alteco 20 metroj. Almenaŭ 32 homoj pereis, 89 estis vunditaj. Akcidenton kaŭzis alia trajno, kiu trafis ĝin el mantaŭe.[169][170]
- Mortis la fama brita kantistino Amy Winehouse. Ŝi havis 27 jarojn.[171]
- Forpasis la usona fizikisto Robert Ettinger, fondinto de la Instituto de krioniko, aŭtoro de la libro The Prospect Of Immortality (esperante Perspektivoj de senmorteco). Li havis 92 jarojn. Lia korpo estis meitita en kriodeponejon.[172]
- En Kopenhago, Danio, komenciĝis la 96-a Universala Kongreso de Esperanto.
24-a de julio
- Piratoj kaptis en Gvinea golfo je 23 marmejloj de Kotonuo (Benino) italan cisternoŝipon Rbd Anema e Core kun 23 skipanoj (20 filipinanoj, 2 italoj, 1 rumano).[173]
- Germanio promesis doni al libiaj ribeluloj ĝis 100 milionojn da eŭroj.[174]
- Laŭ antaŭaj informoj en referendumo en Latvio 94,7 % voĉdonitoj subtenis eksigon de la parlamento. En la referenumo partoprenis pli ol 44 % voĉdonantoj.[175]
- Sur la Avenuo de la Elizeaj Kampoj en Parizo, Francio, finiĝis la 98-a biciklista konkurso Tour de France [tur de frans] ("rondiro de Francio").
25-a de julio
- En prizono de la urbo Ciudad Juárez (Meksiko) prizonuloj senarmigis gardistojn kaj provis eskapi, sed estis haltigitaj de militistoj kaj policanoj, kio kaŭzis interpafadon. Poste en la prizono estis trovitaj 17 kadavroj.[176]
- La usona olimpika ĉampiono pri libera skiado Jeret Peterson mortigis sin en fora interkrutejo en Utaho. Li havis 29 jarojn.[177]
- En Oslo (Norvegio) okazis amasaj manifestacioj memore al la viktimoj de antaŭnelongaj atakoj. Partoprenis ilin ĉirkaŭ 150 mil homoj. Similaj manifestacioj okazis en aliaj urboj de la lando.[178]
- Forpasis la fama greka reĝisoro Miĥalis Kakojannis. Li havis 89 jarojn.[179]
- La prezidanto de Venezuelo Hugo Chávez deklaris, ke genetika ekspertizo konfirmis, ke homaj restaĵoj konsiderataj de Simón Bolívar efektive apartenas al tiu nacia heroo.[180]
- Oni sciigas, ke laŭ plej novaj ĝustaj informoj dum atakoj en Norvegio pereis 76 homoj: 8 sekve de eksplodo kaj 68 en la insulo Utøya.[181]
- Je 03:25 (moskva tempo) en la vilaĝo Bilings (Ĉukotka aŭtonoma distrikto, Rusio) kraŝis la helikoptero Mi-8 de la flugkompanio ĈukotAvia. Pereis 3 homoj el 5.[182]
- Artilerio de Irano bombardis aŭtonomajn nord-orientajn partojn de Irako, kie loĝas precipe kurdoj. Dum 4 horoj oni pripafadis la urbon Sidekan. Pereis 2 kaj estis vunditaj 3 irakanoj.[183]
- Irano, Irako kaj Sirio subskribis la memorandumon pri konstruado de gasokondukiloj, laŭ kiuj irana gaso estos liverata al arabaj landoj kaj poste eble en Libion kaj Eŭropon. Ĝenerala kosto de la projekto estas taksata je 10 miliardojn da usonaj dolaroj. Konstruado daŭros 3 ĝis 5 jarojn.[184]
26-a de julio
- La direktoro de la Instituto de Robert Koch, Reinhard Burger deklaris, ke la hemoliza-uremia epidemio en Germanio finiĝis, ĉar ekde la 4-an de julio ne estis registritaj pliaj kazoj de infektiĝo. Tamen observado pri la stamo Escherichia coli O104:H4 estos daŭrigataj.[185]
- La portempa prezidanto de Tunizio Fouad Mebazaâ eldonis la dekreton pri daŭrigo de la esceptostato por nedifitina tempo.[186]
- Oni sciigas, ke ekde la 22-an de julio en Niĝero estis arestitaj kelkaj militistoj, suspektataj pri komploto je puĉo kaj murdo de la prezidanto Mahamadou Issoufou.[187]
- En Maroko la aviadilo Hercules C-130, fluginta el Ajuno, trafis monton apud la urbo Guelmim. 78 homoj pereis, postvivis 3 ĝis 5. Ĝi apartenis al armeo, do plejparto da pereintoj estis militistoj.[188]
- Ĉirkaŭ la 07:00 horo en restoracio de Centro Internacional De Macau en Makao okazis eksplodo, verŝajne de gaso. Vundiĝis almenaŭ 13 homoj.[189]
27-a de julio
- Jam 64 homoj mortis en 15 subŝtatoj de Usono pro varmego, inkluzive 21 en Filadelfio kaj 15 en Ĉikago.[190]
- Kosova speciala taĉmento ŝturmis kontrolejojn Jarinje kaj Brnjak en la nordo de Kosovo, ĉe la limo kun Serbio. Antaŭe kontrolis ilin polico el serbaj lokuloj. Vespere amaso de junuloj en maskoj, armitaj per brulboteloj atakis kaj plene bruligis la kontrolejojn.[191]
- Forpasis la svisa hungardevena verkistino Agota Kristof. Ŝi havis 75 jarojn.[192]
- La Senato de Usono unuanime aprobis Gary Locke kiel usona ambasadoro en Ĉinio — unua ĉindevena usonano en tiu posteno.[193]
- Oni sciigas, ke sekve de terglitoj en Sud-Koreio jam pereis almenaŭ 32 homoj, inkluzive de 13 homoj en la urbo Ĉhunĉhon kaj 16 en Seulo.[194]
- Aŭtoritatoj de Nord-Koreio proponis al Usono anstataŭigi interkonsenton pri pafĉesigo je konstanta packontrakto.[195]
- Britio ordonis al ĉiuj libiaj diplomatoj forlasi la landon. Ili estos anstataŭigitaj de kunlaborantoj de la Nacia Transira Konsilio, kiun Britio agnoskis sola laŭleĝa reprezentanto de la libia popolo.[196]
- La prezidanto de Israelo Ŝimon Peres publike alvokis la sirian prezidanton Baŝar al-Asad demisii.[197]
28-a de julio
- Vespere piratoj forlasis la italan kargoŝipon Rbd Anema e Core, ostaĝigitan la 24-an de julio. Neniu el skipanoj estis damaĝinta. Kondiĉoj de liberigo etas nekonataj.[198]
- Libiaj ribeluloj komencis novan ofensivon en la regiono Okcidenta Montaro.[199]
- La eks-prezidanto de Tunizio Zine El Abidine Ben Ali estis kondamnita al 16 jaroj de malliberigo pro korupto kaj friponado pri malmoveblaĵoj. Liaj filino ben Ali Nesrin kaj bofilo Sakr al-Materi pro friponado pri malmoveblaĵoj estis kondamnitaj respektive al 8 kaj 16 jaroj de malliberigo. Zine El Abidine Ben Ali malĉeestis.[200]
- La komandestro de libiaj ribeluloj Abdel-Fatah Junis estis kaptita kun du liaj helpantoj de la sekurecservo de la Nacia Transira Konsilio por pridemandi lin pri supozataj interligoj al la reĝimo de Muamar Kadafi. Tamen murdistoj atakis ilin kaj murdis antaŭ pridemandado.[201]
- Reprezentantoj de tribaj unioj de Jemeno atakis militistan tendaron je 40 km de Sanao. Militistoj elvokis aviadon. Dekoj da homoj pereis.[202]
- La registaro de Kipro demisiis pro postulo de la prezidanto Dimitris Ĥristofias.[203]
- La speciala enkenkomisiono esplorinta kialojn de la trajna akcidento, okazinta la 23-an de julio en Ĝeĝjango (Ĉinio) konkludis, ke kaŭzis ĝin projektaj eraroj. Fulmo frapis semaforon, kiu ne transŝaltis el verda signalo al tiu ruĝa kaj tio kreis kondiĉojn por karambolo de du samdirektaj trajnoj. 39 homoj pereis, 192 estis vunditaj.[204]
- La kargoaviadilo Boeing 747 de la flugkompanio Asiana Airlines, fluginta el Inĉono (Sud-Koreio) al Ŝanhajo (Ĉinio), kraŝis apud marbordo de Sud-Koreio. Ambaŭ pilotoj pereis. Supozeble kaŭzis tion incendio sur ferdeko.[205]
29-a de julio
- Eksiĝis estraro de la armitaj fortoj de Turkio: ĉefkomandestro kaj estro de la ĝenerala ŝtabo Işık Koşaner kaj komandestroj de teraj trupoj, aerarmeo kaj ŝiparo.[206]
- La ĉefministro de Hispanio José Luis Rodríguez Zapatero sciigis, ke tutnaciaj balotoj en kortesojn okazos ne en marto 2012, sed la 20-an de novembro 2011.[207]
- La registaro de Pollando publikigis la finan raporton pri enketo de la cirkonstancaro de la Kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010.[208] Tuj post la publikigo eksiĝis la ministro pri defendo Bogdan Klich. Lin anstataŭos vicministro pri internaj aferoj Tomasz Siemoniak.[209]
- Je la nokto al la 29-an de julio okazis eksplodo en la karbominejo Suĥodolskaja-Vostoĉnaja en la urbo Suĥodolsk (Luhanska provinco, Ukrainio). Pereis 16, vundiĝis 3 kaj malaperis 9 homoj.[210]
30-a de julio
- Kvanto da viktimoj d la epidemio de ĥolero en Domingo atingis 92.[211]
- Preskaŭ 190 mil homoj estis evakuitaj en sendanĝerajn lokojn de la insulo Hajnano (Ĉinio) post kiam ĝin atakis la ŝtormo Nok-Ten.[212]
- NATO bombis Tripolon, inkluzive 3 satelitajn dissedilojn de la libia registaro.[213]
- En Sarajevo, Bosnio kaj Hercegovino, komenciĝis la 84-a SAT-Kongreso 2011. Samtage en Kopenhago finiĝis la 96-a Universala Kongreso de Esperanto.
31-a de julio
- En Ŝanhajo (Ĉinio) finiĝis la Ĉampionado pri akvosporto. La unuan lokon okupis la teamo de Usono (32 medaloj, inkluzive 17 oran), la duan — la teamo de Ĉinio (36 medaloj, el kiuj 15 oraj), la trian — la teamo de Rusio (18 medaloj, el kiuj 8 oraj).[214]
- Ĉirkaŭ 01:00 en la rivero Moskva (Rusio) karambolis promena motorboato R 18-81 Lastoĉka kaj barĝo "Oka-5". Pereis 9 homoj el 16 troviĝintaj en la motorboato.[215]
- En Japanio je 03:54 (loka horo) okazis tertremo forta je 6,4 gradoj laŭ la skalo de Richter. Ĝia epicentro troviĝis je 18 km sud-oriente de la urbo Iŭaki (gubernio Fukuŝima). Informoj pri viktimoj kaj damaĝoj mankas.[216]
- Matene registaraj trupoj ekŝturms la urbon Hamao (Sirio).[217] Jam pereis 45 homoj. Samtempe oni sciigas pri 5 pereintoj dum interpuŝiĝoj apud la urbo Dejr az-Zaur kaj 3 murditoj kaj kelkdekoj da vunditoj apud la urbo Harak.[218]
- En Ukrainio estis deklarita funebrotago pro pereo de multaj ministoj. Sekve de eksplodo en la karbominejo Suĥodolskaja-Vostoĉnaja (Luhanska provinco) pereis 26 kaj vundiĝis 2 ministoj. En la karbominejo honore al Baĵenov en Donecka provinco falis elminiganta ramo, sekve de kio pereis 11 kaj vundiĝis 4 homoj.[219]
- Forpasis la germana inventisto Heinrich Klein, kreinto de la fama futbala ekzercilo Torwand (esperante muro — golejo). Li havis 92 jarojn.[220]
Referencoj
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i CasamajóSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojAlgoritmo de LuhnEsperantoHarvey-saŭcoDua MondmilitoVikipedioHelpo:EnhavoUzanto:男神輿/provejoVikipedio:KontaktojKategorioVikipedio:MalgarantioPortalo:KomunumoVikipedio:DiskutejoUzanto:DominikFajliloFlava galioVikipedio:Forigendaj artikolojHiphopoVikipedio:AktualaĵojAmiotrofa lateralsklerozoSeksumadoMilena VelbaSerĉilo-optimumigoVikipedio:Bonvenon al VikipedioGiorgia MeloniBottropEjakuloPetr SepéšiDistrikto Borkenre4v1UsonoCharles Antoine Houdar de La MotteEmscher-KooperativoXXXTentacionValutoKrystyna Łuczak-Surówka