Juliette Binoche

Juliette BINOCHE estas teatra kaj kina franca aktorino naskita en Parizo la 9-an de marto 1964.

Juliette Binoche
Oskar-premiito
Persona informo
Juliette Binoche
NaskonomoJuliette Binoche
Naskiĝo9-an de marto 1964 (1964-03-09) (60-jaraĝa)
en 12-a arondismento de Parizo
Lingvojfranca vd
LoĝlokoParizo vd
ŜtatanecoFrancio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materConservatoire national supérieur d'art dramatique
Konservatorio de Parizo Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Juliette Binoche
Familio
PatroJean-Marie Binoche (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
PatrinoMonique Stalens (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
GefratojMarion Stalens (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)oSantiago Amigorena (en) Traduki (2006–2009) Redakti la valoron en Wikidata vd
AmkunuloLeos Carax (1986–1991)
Olivier Martinez (1994–1998)
Benoît Magimel (1999–2003) Redakti la valoron en Wikidata vd
InfanojHana Magimel (en) Traduki
 ( Benoît Magimel) Redakti la valoron en Wikidata vd
ParencojLéon Binoche (en) Traduki (praonklo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupofilmaktoro
poeto
aŭtoro
voĉaktoro
dancisto Redakti la valoron en Wikidata vd
LaborkampoPoezio Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum1983– vd
En TTTOficiala retejo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio kaj kariero

Ŝia patrino estas komediisto kaj ŝia patro skulptisto, Juliette Binoche tre frue ekfamiliariĝis kun dramartaj kursoj de sia patrino. Post kelkaj teatraĵaj spertoj, ŝi estis varbita de famaj enscenigistoj kiel Jean-Luc Godard, Doillon kaj André Téchiné.

Juliette Binoche renkontis la reĝisoron Leos Carax en 1986 dum la filmado de Mauvais sang kaj fariĝis lia koramikino. Sed la farado de Les Amants du Pont Neuf kiu daŭris tri jarojn (1989-1991) disigis la gekoramikojn. Pro sia interpretado en The Unbearable Lightness of Being fronte al Daniel Day-Lewis (1987) kaj en Fatale kun Jeremy Irons (1992), ŝia kariero pulsiĝis internacie.

Ŝi preferis respondi je la propono de la pola reĝisoro Krzysztof Kieslowski por la trilogio Tri koloroj: Blua, Blanka, Ruĝa ol tiu de Steven Spielberg en la buĝetega dinosaŭra Jurassic Park. En la trilogio je la koloroj de la franca flago, Juliette sukcesis ricevi la premion Cezaro pri la plej bona aktorino. Ŝi antaŭ estis nomumita trifoje kaj tri pluaj nomumoj sekvos.

Juliette Binoche naskis Raphaël-on en 1993.

Kun roloj de romantikaj heroinoj en Le Hussard sur le Toit (1995) kaj en The English Patient (1997), ŝi ricevis 37 jarojn post Simone Signoret la saman premion pro la sama rolo, nome la Oskar-premion por la plej bona duaranga rolo. Johnny Depp poste fariĝis ŝia koramiko en la penstradicia komedio Chocolat.

En 2000 naskiĝis ŝia dua infano -Hannah-, kies patro estis la aktoro Benoît Magimel (ili malkuniĝis en 2003). Ili renkontiĝis dum la filmado de Les Enfants du Siècle en kiu ŝi rolis kiel George Sand. Juliette rolis paroleman beligistinon blokitan en flughaveno en Décalage Horaire (2002) kaj interalie rolis sinsekve en Caché, primurdara filmo de Michael Haneke kaj en la dramo Mary de Abel Ferrara.

Filmaro

Kun Jean Reno okaze de la 2002-a festivalo de Cannes
JaroTitoloRolo
1983Dorothée, danseuse de cordeMinora rolo
1983Liberty BelleJunulino en kurkonkurenco
1985Le meilleur de la vieAmikino de Veronique
1985Rendez-vousNina/Anne Larrieux
1985Adieu blaireauBrigitte
1985La vie de familleNatacha
1985Les NanasAntoinette
1985Je vous salue, MarieJuliette
1985Fort bloquéNicole
1986Mauvais sangAnna
1986Mon beau-frère a tué ma sœurEsther Bouloire
1988The Unbearable Lightness of BeingTereza
1989Un tour de manègeElsa
1991Les Amants du Pont-NeufMichèle Stalens
1991Women & Men 2Mara
1992DamageAnna Barton
1992Emily Brontë's Wuthering HeightsCathy Linton/Catherine Earnshaw
1993Trois couleurs: BleuJulie Vignon de Courcy
1994Trois couleurs: BlancJulie Vignon de Courcy
1994Trois couleurs: RougeJulie Vignon de Courcy
1995Le hussard sur le toitPauline de Théus
1996The English PatientHana
1996A Couch in New YorkBeatrice Saulnier
1998Alice et MartinAlice
1999Les enfants du siècleGeorge Sand
2000ChocolatVianne Rocher
2000Code inconnuAnne Laurent
2000La veuve de Saint-PierrePauline
2002Décalage horaireRose
2004In my countryAnna Malan
2005MaryMarie Palesi/Maria Magdala
2005Bee seasonMiriam
2005CachéAnne Laurent
2006Breaking and EnteringAmira
2006A Few Days in SeptemberIrène Montano
2006Paris, je t'aimeSuzanne
2007Dan in Real LifeMarie
2007DisengagementAna
2007Flight of the Red BalloonSuzanne
2008ParisElise
2008Summer HoursAdrienne
2008ShirinWoman in audience
2010Certified CopyElle
2011The Son of No OneLoren Bridges
2011Mademoiselle JulieMademoiselle Julie
2011EllesAnne
2012CosmopolisDidi Fancher
2012Another Woman's LifeMarie Speranski
2012An Open HeartMila
2013Camille Claudel 1915Camille Claudel
2013A Thousand Times Good NightRebecca
2014Words and PicturesDina Delsanto
2014GodzillaSandra Brody
2014Clouds of Sils MariaMaria Enders
2015The 33María Segovia
20157 LettersElle
2015Endless NightJosephine Peary
2015The WaitAnna
2016Slack BayAude Van Peteghem
2016PolinaLiria Elsaj
2017Ghost in the ShellDr. Ouelet
2017Baby BumpsMado
2017Let the Sunshine InIsabelle
2018VisionJeanne
2018High LifeDr. Dibs
2018Non-FictionSelena
2019Who You Think I AmClaire Millaud
2019The TruthJuliette
2020La Bonne ÉpousePaulette Van Der Beck

Nomumoj kaj premioj

  • Prix Romy Schneider en 1986
  • Nomumita en la Cezaro de la plej bona aktorino en 1993 pro Fatale
  • Plej bona aktorino en la Mostra de Venecio en 1993 pro Trois couleurs : Bleu
  • Cezaro de la plej bona aktorino en 1994 pro Trois couleurs : Bleu
  • Nomumita en la Golden Globe de la plej bona aktorino en 1994 pro Trois couleurs : Bleu
  • Nomumita en la Cezaro de la plej bona aktorino en 1996 pro Le Hussard sur le toit
  • Oskaro de la plej bona dua rolo en 1996 pro The English Patient
  • British Academy of Film and Television Arts de la plej bona dua ina rolo 1997 pro The English Patient
  • Plej bona aktorino en la Berlinale en 1997 pro The English Patient
  • Nomumita en la Golden Globe kiel plej bona dua rolino en 1997 pro The English Patient
  • Nomumita en la Oskaro de la plej bona aktorino en 2000 pro Chocolat
  • Nomumita en la British Academy Award kiel plej bona aktorino en 2001 pro Chocolat
  • Nomumita en la Cezaro de la plej bona aktorino en 2001 pro La Veuve de Saint-Pierre
  • Nomumita en la Golden Globe kiel plej bona aktorino en 2001 pro Chocolat

Eksteraj ligiloj