Judith Leyster

Judith Leyster (Haarlem, julio 1609 - Heemstede, 18-an de februaro 1660) estis nederlanda pentristino el la 17-a jarcento kiu antaŭ ĉio estis specialigita en ĝenroscenoj. Kiel unu el la maloftaj inaj pentristoj en Nederlando dum la Ora jarcento ŝi ankaŭ estis la sola membro de la pentristogildo en Haarlem.

Judith Leyster
Memportreto de Judith Leyster, 1630, National Gallery of Art
Memportreto de Judith Leyster, 1630, National Gallery of Art
Persona informo
Judith Leyster
NaskonomoJudith Jans Leyster
Naskiĝojulio 1609
en Haarlem
Morto18-an de februaro 1660
en Heemstede
Nacieconederlanda
Lingvojnederlanda vd
ŜtatanecoRespubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Judith Leyster
Familio
Edz(in)oJan Miense Molenaer (en) Traduki (1636–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupopentristo
artisto Redakti la valoron en Wikidata vd
LaborkampoPentrado Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva enHarlemoAmsterdamoHeemstedeHarlemoAmsterdamo vd
Verkado
VerkojJolly Toper ❦
Merry Trio ❦
The Proposition ❦
A Youth with a Jug ❦
A boy and a girl with a cat and an eel vd
Sukcesis kielartpentristo
Reprezentaj verkojĝenroscenoj
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi estis unu el la unuaj virinoj kiuj fariĝis "majstropentristo", kio rajtigis ŝin malfermi propran laborejon kaj akcepti lernantojn. Pro ŝia pentrotekniko ŝi verŝajne estis lernantino de Frans Hals kaj Frans de Grebber.

Profesiaj pentristinoj el Nederlando kiuj antaŭis ŝin, estis sendube Margaretha van Eyck (mortinta en 1426) kaj Ruth de Hooge (registrita kiel majstrino en la gildo kiu nomiĝis Sankta Luko).

Galerio