Juan Mayorga

Juan Antonio MAYORGA Ruano (Madrido, 6a de aprilo 1965) estas unu el la hispanaj dramaturgoj nuntempaj plej ludataj de la generacio nomita, iom polemike, Generacio Bradomín.[1] Lia dramaturgio, profunda, engaĝigita kaj laŭmetoda,[2][3] trapasis la naciajn barierojn kaj estis tradukita kaj ludita en ĉefaj eŭropaj teatroj.[4] li estas ofta kunlaboranto de trupoj kiaj Animalario kaj laboris kiel adaptisto kaj dramaturgiisto por la hispanaj Centro Dramático Nacional kaj la Compañía Nacional de Teatro Clásico. Li estas edzo kaj havas tri filojn.

Juan Mayorga
Persona informo
NaskonomoJuan Antonio Mayorga Ruano
Naskiĝo6-an de aprilo 1965 (1965-04-06) (59-jaraĝa)
en Madrido
Lingvojhispanagermanafranca
ŜtatanecoHispanio Redakti la valoron en Wikidata
Alma materAŭtonoma Universitato de Madrido
UNED
Universitato de Monastero Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupoarta direktoro (2022–)
filozofo
matematikisto
universitata instruisto
scenaristo
dramaturgo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

En Esperanto

En Esperanto aperis La biblioteko de l' diablo (tradukis Jorge Camacho).[5]

Referencoj