Jozefino de Beauharnais

Jozefino de Beauharnais (Marie Josèphe Rose Tascher de la Pagerie)[1] (23-a de junio 176329-a de majo 1814) de deveno de kreoloj, estis la unua edzino de Napoléon Bonaparte kaj la unua imperiestrino de la unua imperio francia. De la flanko de sia filino Hortensie de Beauharnais, ŝi estis avino de Napoleono la 3-a kaj de la flanko de sia filo, praavino de la plej ĵusaj gereĝoj svedaj kaj danaj, kaj de la lasta greka reĝino, patrino siavice de la aktuala reĝino de Hispanio. Ankaŭ la aktualaj reĝaj familioj de Belgio, Norvegio kaj Luksemburgo descendas el Jozefino.

Jozefino de Beauharnais
franca imperiestrino
Persona informo
Joséphine de Beauharnais
Naskiĝo23-an de junio 1763 (1763-06-23)
en Les Trois-Îlets
Morto29-an de majo 1814 (1814-05-29) (50-jaraĝa)
en Rueil-Malmaison
Mortis perDifterio Redakti la valoron en Wikidata vd
Religiokatolikismo vd
Lingvojfranca vd
ŜtatanecoFrancio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
DinastioDuc de Dalberg vd
PatroJoseph-Gaspard de Tascher de La Pagerie (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
PatrinoRose Claire des Vergers de Sannois (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)oNapoleono Bonaparte (1796, 1796–1809)
Alexandre de Beauharnais (en) Traduki (1779, 1779–1794) Redakti la valoron en Wikidata vd
InfanojEugène de Beauharnais (en) Traduki
 ( Alexandre de Beauharnais (en) Traduki)
Hortense de Beauharnais (en) Traduki
 ( Alexandre de Beauharnais (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupoartkolektanto
artisto
desegnisto
mecenato Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva enParizo vd
Aktiva dum1779–1814 vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Portreto de la imperiestrino Joséphine, fare de François Gérard.
Joséphine surgenue antaŭ Napoleono dum la kronigo en Notre Dame.

Jozefino, nomata Rozo ĝis la renkonto kun Napoleono, naskiĝis kaj loĝis en Martiniko (Malgrandaj Antiloj) ĝis kiam en 1780 edziniĝis en Parizo al Alexandre François Marie de Beauharnais. Fine de 1783 separiĝis de sia edzo kaj iom poste revenis al Karibio, kie ordigis la familian ekonomion meze de la insurekcio de sklavoj de 1791 kaj de la Franca Revolucio.

Tuj post ŝia reveno al Parizo tiujare, okazis la falo de la Antikva Reĝimo kaj la enpovigo de la Nacia Konvencio. Danke al siaj sociaj kontaktoj ŝi konatiĝis kun Napoléon Bonaparte, al kiu edziniĝis en 1796, du jarojn post kiam ŝia unua edzo estis gilotinita sub Maximilien Robespierre. Decembre de 1804 Jozefino estis kronita imperiestrino de Francio fare de sia dua kaj lasta edzo nome Napoleono.[2]

Iom poste, en 1810, ĉar ŝi ne naskis heredontan filon al Napoleono, la paro divorcis kaj Jozefino retiriĝis en Kastelo de Malmaison, kiu estis ŝia posedaĵo. Jozefino mortis en 1814, amata de la francoj, kiuj nomis ŝin l'bonne Josephine (Jozefin', la bonulin').[3]

Almenaŭ ĝis oktobro 1779 Jozefino uzis sian unuan nomon Rozo aŭ eĉ la pli familiaran nomon, Yeyette [jejEt]. Post sia edziniĝo al Aleksandro de Beauharnais, ŝi subskribis kiel Vicgrafino de BeauharnaisLapagerie de Beauharnais. La geedza atestilo kun Napoleono estis subskribita kiel M.R.J. Tascher kaj de tiam ŝi subskribis per la du familinomoj: Lapagerie-BonaparteTascher-Bonaparte. Post 1804 ŝi subskribis simple kiel Josephine, nomo per kiu ŝi estis kronita kiel imperiestrino de Francio kaj per kiu oni registris la leĝajn eventojn de ŝia futuro.[4]

Notoj