Josef Strauss

aŭstra komponisto

Josef Strauß [jozef ŝtraŭs], aŭstra komponisto, naskiĝis en Vieno la 22-an de aŭgusto 1827, mortis la 21-an de julio 1870, estis filo de Johann Strauß (patro); unue li laboris kiel inĝeniero, poste li dediĉis sin al la muziko kaj anstataŭis ofte sian fraton Johann Strauß (filo). Kune kun sia frato li komponis la muzikaĵon "Pizzicato Polka" (Pinĉado Polko). Li verkis preskaŭ 300 valsojn, polkojn, mazurkojn kaj kvadrilojn. La plej konataj estas "Dorfschwalben aus Österreich" (Vilaĝhirundoj el Aŭstrio), "Delirien" (Deliroj), "Sphärenklänge" (Sferaj Sonoj) kaj "Transaktionen" (Transakcioj). Lian valson "Dynamiden" (Dinamidoj) citas komponisto Richard Strauss en sia opero "Der Rosenkavalier" (La Rozokavaliro).

Josef Strauss
Persona informo
Naskiĝo20-an de aŭgusto 1827 (1827-08-20)
en Vieno
Morto22-an de julio 1870 (1870-07-22) (42-jaraĝa)
en Vieno
TomboCentra Tombejo de Vieno (dekjaro de 1900–)
St. Marx Cemetery (en) Traduki (–dekjaro de 1900) Redakti la valoron en Wikidata
Lingvojgermana
ŜtatanecoAŭstrio
Aŭstra imperio Redakti la valoron en Wikidata
Alma materTeknika Universitato ĉe Vieno Redakti la valoron en Wikidata
Familio
PatroJohann Strauß la patro Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)ojJohann Strauß la filo kaj Eduard Strauss Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupokomponisto
dirigento Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Josef Strauß