John Francis Seitz

John Francis Seitz (naskiĝis la 23-an de junio 1892 en Ĉikago, Ilinojso; mortis la 27-an de februaro 1979 en Woodland Hills, Los-Anĝeleso, Kalifornio) estis usona kameraisto. De 1923 li estis membro de la renoma organizaĵo American Society of Cinematographers (Usona Asocio de Kameraistoj)[1] kaj inter 1929 kaj 1930 estis prezidanto de la organizaĵo.[2] Li estis konsiderata elstara kameraisto kaj sume sep fojojn nomumiĝis por la Akademia Premio Oskaro por la plej bona kameraado de kineja filmo.

John Francis Seitz

usona kameraisto
Persona informo
Naskiĝo23-an de junio 1892
en Ĉikago, Ilinojso, Usono
Morto27-a de februaro 1979
en Losanĝeleso, Usono
Tombotombejo Sankta Kruco en urbo Culver Redakti la valoron en Wikidata
Lingvojangla
ŜtatanecoUsono Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupoĉefkameraisto
inventisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Eksteraj ligiloj

Referencoj