János Vitéz

(Alidirektita el Johano Vitéz)

János (Johano) VITÉZ [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vitéz János estis kroata-hungara kardinalo, ĉefepiskopo, episkopo, edukisto. Lia nobela antaŭnomo (indiko de deveno) estis zrednai (= el Zredna). Li estis onklo de Janus Pannonius.

Johano Vitéz de Zredna
kardinalo, ĉefepiskopo, episkopo, edukisto
Persona informo
Naskiĝo1408 (?)
en Križevci
Morto6-an de aŭgusto 1472 (1472-08-06)
en Esztergom
Religiokatolika eklezio vd
Lingvojlatina vd
ŜtatanecoHungara reĝlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
ParencojJanus Pannonius (nevo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupoastronomo
matematikisto
politikisto
astrologo
katolika okupo Redakti la valoron en Wikidata vd
episkopo de Oradea/Várad/Wardein
Johano la 7-a
Dum14451465
AntaŭuloJohano la 6-a de Dominis
SekvantoJohann Beckenschlager (Johano la 8-a)
ĉefepiskopo de Esztergom/Gran
Dum14651472
AntaŭuloDénes Szécsi
SekvantoJohann Beckenschlager
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Monumento pri János Vitéz

János Vitéz [1] naskiĝis en 1408 (?) en Zredna apud Križevci, Kroatio. Li mortis la 9-an de aŭgusto 1472 en Esztergom.

Biografio

János Vitéz frekventis universitaton en Vieno. Li komencis sian eklezian karieron en diocezo de Zagrebo. En la 1430-aj jaroj li estis notario en la hungara kortumo, post jaroj li estis edukisto de Ladislao Hunyadi kaj Matiaso la 1-a (Hungario). En 1445 li iĝis episkopo de Oradea, hungare Nagyvárad, poste li ricevis ankaŭ politikajn kaj diplomatiajn taskojn. Depost surtroniĝo de Matiaso li ekhavis la postenon kanceliero, poste en 1465 ĉefepiskopo en Esztergom. En 1465 li fondis universitaton en Pozsony sub nomo Academia istropolitana, poste bibliotekon en Esztergom. Post jaroj la kontakto malboniĝis inter Vitéz kaj Matiaso. Vitéz partoprenis en kontraŭreĝa komploto en 1471, kiu fiaskis.

Li postlasis latinlingvajn poemojn.

Elektitaj publikaĵoj

Fontoj