Johann Friedrich Alberti

Johann Friedrich Alberti (* 11-a de januaro 1642 en Tönning, Schleswig; † 14-a de junio 1710 en Merseburg) estis germana orgenisto kaj komponisto.

Johann Friedrich Alberti
Persona informo
Naskiĝo11-an de januaro 1642 (1642-01-11)
en Tönning
Morto14-an de junio 1710 (1710-06-14) (68-jaraĝa)
en Merseburg
Lingvojgermana
ŜtatanecoGermanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupokomponisto
orgenisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Sian edukadon li ricevis en Lepsiko ĉe Werner Fabricius kaj en Dresdeno ĉe Vincenzo Albrici. Poste li laboris kiel katedralorgenisto en Merseburg ĝis sia eksiĝo en la jaro 1698, kaŭze de paralizo de sia dekstra mano sekve de apopleksio.

Pro tio oni dungis lian lernanton Georg Friedrich Kauffmann kiel substituanto, kiu post la morto de Alberti sukcedis tiun kiel princa saksa merseburga kortega kaj katedrala orgenisto ĉe la kortego de la duko de Saksio kaj la katedralo de Merseburg.

Alberti kreis ĥoralpreludojn kaj ĥoralmuzikigojn samkiel diversajn sakralajn kantaĵojn.

Eksteraj ligiloj