Johann Crato von Krafftheim

germana kuracisto kaj humanisto

Johannes Crato von Krafftheim (1519-1585) estis germanlingva humanisto kaj privata kuracisto de tri romiaj imperiestroj: Ferdinando la 1-a (1503-1564), Maksimiliano la 2-a (1564-1576) kaj Rudolfo la 2-a (1552-1612)[1]. li estis lernanto de Marteno Lutero (1483-1546) kaj Philipp Melanchthon (1497-1560), kaj ricevis sian diplomon pri teologio en la Universitato de Wittenberg. Poste li studis medicinon en Padovo.

Johano Krato de Krafthajmo
germana humanisto kaj privata kuracisto de tri romiaj imperiestroj.
germana humanisto kaj privata kuracisto de tri romiaj imperiestroj.
Persona informo
Naskiĝo22-a de novembro 1519
en Breslau, Hungario
Morto19-a de oktobro 1585
en Breslau, Aŭstrio
Lingvojlatinagermana vd
LoĝlokoVroclavo vd
ŜtatanecoGermanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materUniversitato de Padovo (medicino)
Universitato de Wittenberg (teologio)
Profesio
Okupokuracisto Redakti la valoron en Wikidata vd
LaborkampoMedicino Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva enVroclavoVienoPrago vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis tre estimata, ĉefe de la imperiestro Maksimiliano la 2-a, sur kies kadavro li faris la unuan dissekcion, en oktobro 1576[2]. Dum sia vivodaŭro, li konservis taglibron en Wittenberg, kiu estis uzata kiel fonto de Johannes Aurifaber (Vimariensis) en lia eldono de Tischreden (Kolokvoj aŭ Vespermanĝaj diskursoj)[3] de Marteno Lutero. Laŭ sugesto de Lutero, kiu opiniis ke Krato ne estis prilaborita por la teologia kariero, Krato decidis studi medicinon. En tiu tempo li servis kiel mentoro al la Grafoj de Wertheim, en Lepsiko. Tiuepoke, li disvolvis intiman amikrilaton kun Joachim Camerarius la Juna (1534-1598).

Selektita verkaro

Literaturo

Vidu ankaŭ

Referencoj