Jim Thorpe

Usona indiana atleto

James Francis THORPE (Meskŭak-vulp-saŭke: Wa-Tho-Huk, tradukebla kiel "Brila Vojo";[1] 22an aŭ 28an de Majo,[2] 1887 – 28an de Marto, 1953)[3] estis usona atleto kaj ormedalisto en Olimpiaj ludoj. Membro de la indiĝena nacio de Meskŭak-vulp-saŭkoj, Thorpe estis la unua usona indiĝeno kiu atingis oran medalon por Usono en Olimpiko.

Jim Thorpe
Persona informo
Naskiĝo
en Prague, Indiana Teritorio
Morto28-an de marto 1953 (1953-03-28)
en Lomita
Mortis proNaturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis perKorinfarkto Redakti la valoron en Wikidata vd
TomboJim Thorpe (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
EtnoSac and Fox Nation vd
Lingvojangla vd
LoĝlokoJim Thorpe House vd
ŜtatanecoUsono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materCarlisle Indian Industrial School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
InfanojGrace Thorpe (en) Traduki, Charlotte Marie Thorpe (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupobasbalisto
usonpiedpilkisto
filmaktoro
scenaristo
aktoro
basketbalisto
atleto
usonpiedpilkteama mastrumisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum1920–1929 vd
En TTTOficiala retejo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Fakte li estis filo de geblankuloj, sed estis edukita en indiĝena medio kaj etoso.

Konsiderata unu el la plej multfacetaj atletoj de moderna sporto, li ricevis du olimpiajn ormedalojn en la Somera Olimpiko 1912 (unu en klasika pentatlono kaj la alian en dekatlono). Li ludis ankaŭ en Usona piedpilkado (kaj amatore kaj profesie), en profesia basbalo, kaj en korbopilko.

La ekskludo de profesiuloj okazigis kelkajn polemikojn laŭlonge de la historio de la moderna Olimpiko. Jim Thorpe estis senigita el siaj medaloj kiam oni malkovris, ke li estis ludinta duon-profesian basbalon antaŭ la Olimpikoj. Liaj medaloj estis postmorte redonitaj kiel kopioj fare de la IOK en 1983 pro kompata sinteno konsiderante, ke li ne rompis la regulon de la postulitaj 30 tagoj.[4]

Thorpe aperis en kelkaj filmoj kaj estis portretita de Burt Lancaster en la filmo de 1951 nome Jim Thorpe – All-American.

Notoj