Jiang Qing

edzino de Maŭ Zedong

Jiang Qing[1] (19a de Marto 1914 - 14a de Majo 1991), konata ankaŭ kiel Madame Mao, estis ĉina komunisto, revoluciulo, aktorino, kaj grava politika figuro dum la Kultura Revolucio (1966–1976). Ŝi estis la kvara edzino de Mao Zedong, nome Prezidanto de la Komunista Partio de Ĉinio kaj Suprema Estro de Ĉinio. Ŝi uzis artistnomon Lan Ping (藍蘋) dum sia aktorinkariero (kiu finiĝis en 1938), kaj estis konata ankaŭ per multaj aliaj nomoj. Ŝi edziniĝis al Mao en Janan en Novembro 1938 kaj estis la inaŭgura "Unua Damo" (edzino de ŝtatestro) de la Popola Respubliko Ĉinio. Jiang Qing estis plej bone konata ĉar ludis gravan rolon en la Kultura Revolucio kaj ĉar formis la radikalan politikan aliancon konatan kiel "Kvaropa Bando".

Jiang Qing
Persona informo
江青
NaskonomoLǐ Shūméng
Naskiĝo5-an de marto 1914 (1914-03-05)
en Zhucheng
Morto14-an de majo 1991 (1991-05-14) (77-jaraĝa)
en Beijing Hospital
Mortis proSinmortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis perPendumo Redakti la valoron en Wikidata vd
TomboBeijing Futian Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religioateismo vd
Lingvojĉina vd
ŜtatanecoRespubliko Ĉinio (1914–1949)
Popola Respubliko Ĉinio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materNational Qingdao University (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
PartioKomunista Partio de Ĉinio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Jiang Qing
Familio
Edz(in)oMao Zedong (1939–1976)
Tang Na (en) Traduki (1936–1936) Redakti la valoron en Wikidata vd
InfanojLi Na (en) Traduki
 ( Mao Zedong) Redakti la valoron en Wikidata vd
ParencojHuang Jing (en) Traduki () Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomoLan Ping vd
Okupoaktoro
politikisto
filmaktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
LaborkampoAktorado kaj politiko Redakti la valoron en Wikidata vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Mao kun Jiang Qing, 1946.

Jiang Qing estis la persona sekretario de Mao en la 1940-aj jaroj kaj estis estro de la Kinfako de la Propaganda Departemento de la Komunista Partio en la 1950-aj jaroj. Ŝi estis grava sendito de Mao en la komencaj etapoj de la Kultura Revolucio. En 1966, ŝi estis nomumita deputita direktoro de la Centra Grupo de la Kultura Revolucio. Ŝi kunlaboris kun Lin Biao por plifortigi la unikan vojon de Mao de la komunista ideologio same kiel la kulton al personeco. Je la pinto de la Kultura Revolucio, Jiang Qing faris gravan influon en la aferoj de ŝtato, partikulare en la fakoj de kulturo kaj artoj, kaj estis idoligita en la propagandaj afiŝoj kiel la "Granda Flagportanto de la Proletara Revolucio". En 1969, Jiang akiris sidlokon en la Politburoo.

Antaŭ la morto de Mao, la kvaropa Bando kontrolis multaj el la ĉinaj politikaj institucioj, kiel la amaskomunikiloj kaj la propagando. Tamen, Jiang Qing, derivis plej el siaj politikaj atribuoj el Mao mem, kaj ofte kverelis kun aliaj pintaj estroj. La morto de Mao en 1976 estis grava frapo por la politika estonteco de Jiang Qing. Ŝi estis arestita en Oktobro 1976 de Hua Guofeng kaj liaj aliancanoj, kaj estis poste kondamnita fare de partiestroj. Ekde tiam, Jiang Qing estis oficiale merkita kiel parto de la "Kontraŭrevolucia Bando de Lin Biao kaj Jiang Qing"[2] (林彪江青反革命集团), al kiu oni atribuis plej el la kulpo pro la damaĝo kaj la detruego okazigita de la Kultura Revolucio. Kvankam ŝi estis dekomence kondamnita al mortopuno, ŝia kondamno estis ŝanĝita al porviva enprizonigo en 1983. Post esti liberigita por medicina traktado, Jiang Qing memmortigis sin en Majo 1991.[3][4]

Notoj