Jenni Rivera

Jenni Rivera (2-a de julio 1969 - 9-a de decembro 2012) estis meksika, usona kantistino. Aktiva en la muziksceno ŝi estis ekde 1992. Dum sia vivo ŝi kreis plej diversajn kantojn. Multaj el ili rilatis al sociaj temoj, kaj ankaŭ al aliaj kiel ekzemple malfideleco aŭ personaj rilatoj. Entute ŝi kreis 10 albumojn. Je la 9-a de decembro 2012 la meksika gazetaro raportis unue la malaperon de la aviadilo. Posttagmeze oni devis raporti la morton de la kantistino, kiu estis reveninta de koncerto en Monterrey al la urbo Toluca.

Jenni Rivera
Bazaj informoj
NaskonomoDolores Janney Rivera
Naskiĝo2-an de julio 1969 (1969-07-02)
en Long Beach
Morto9-an de decembro 2012 (2012-12-09) (43-jaraĝa)
en Iturbide
Edz(in)oEsteban Loaiza
DevenoUsono Kalifornio, Usono
Ĝenrojpop-muziko • corrido
Profesiokantistino
RetejoJenni Rivera
Persona informo
Tombokantono Los-Anĝeleso Redakti la valoron en Wikidata
Lingvojangla
ŜtatanecoMeksiko
Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma materKalifornia Ŝtata Universitato
Long Beach Polytechnic High School (en) Traduki
Long Beach City College (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Jenni Rivera
Familio
Frat(in)ojLupillo Rivera (en) Traduki, Rosie Rivera (en) Traduki kaj Juan Rivera (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)oEsteban Loaiza (en) Traduki (2010–2012) Redakti la valoron en Wikidata
InfanoChiquis Rivera (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupokantaŭtoro
muzikproduktisto
entreprenisto
televida produktoro
filmaktoro
aktoro
kantisto
komponisto
diskografa artisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejohttp://www.jenniriveramusic.com/
vdr

Vivo kaj kariero

Ŝi naskiĝis en Long Beach, Usono, kiel filino de meksikaj enmigrintoj. Tre june ŝi havis kontakton kun muziko. Estante ankoraŭ en la supera lernejo ŝi fariĝis graveda kaj naskis la unuan de entute kvin gefiloj. Ĉe la komenco de la kariero ŝi adoptis la nomon "Jenni Rivera". En 1996 ŝi eldonis la unuan albumon Chacalosa. Entute oni vendis pli ol 1 miliono da ŝiaj albumoj.

Diskaro

  • 2003: Homenaje A Las Grandes
  • 2004: Simplemente La Mejor
  • 2005: Parrandera, Rebelde y Atrevida
  • 2006: En Vivo Desde Hollywood
  • 2006: Besos y Copas Desde Hollywood
  • 2007: Mi Vida Loca
  • 2007: La DIva En Vivo
  • 2008: Jenni]]
  • 2009: Jenni: Super Delŭe
  • 2009: La Gran Señora
  • 2010: La Gran Señora En Vivo
  • 2011: Joyas Prestadas
  • 2011: Joyas Prestadas

Eksteraj ligiloj