Jenő Zichy

Grafo Jenő ZICHY [ziĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zichy Jenő estis hungara politikisto, orientalisto, membro (honora en 1899) de Hungara Scienca Akademio. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis zicsi kaj vásonkői.Jenő Zichy [1] naskiĝis la 5-an de julio 1837 en Sárszentmihály. Li mortis la 26-an de decembro 1906 en Merano.

Jenő Zichy
Persona informo
NaskonomoZichy Jenő Ince
Naskiĝo5-an de julio 1837 (1837-07-05)
en Sárszentmihály
Morto26-an de decembro 1906 (1906-12-26) (69-jaraĝa)
en Meran
TomboMalnova tombejo de Budapeŝto, 28-díszsor-15 Redakti la valoron en Wikidata
Lingvojhungara
ŜtatanecoHungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
PatroÖdön Edmund Zichy (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
PatrinoDonna Paolina, Principessa Odescalchi (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
InfanoGräfin Hermine Zichy de Zich et Vásonykeö (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupopolitikisto
esploristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Biografio

Jenő Zichy lernis en Székesfehérvár kaj Germanio, li akiris juran diplomon. Pli frue li havis postenon en Fejér (historia departemento). Ekde 1861 li estis elektita parlamenta deputito, kiun li plenumis preskaŭ seninterrompe ĝis sia morto. Li strebis por la metiaj lernejoj. En 1879 li aranĝis tutlandan ekspozicion en Székesfehérvár. Li okupiĝis ankaŭ pri esploroj, kiuj helpis malkovri originon de la hungaroj. Li proprakoste instalis esplorvojaĝojn al Azio. En la tria vojaĝo li kune vojaĝis kun Mór Wosinsky, Gábor Bálint, Lajos Szádeczky-Kardoss, Ernő Csiki, Mór Déchy. Li fondis muzeon en 1901. Li ricevis premiojn en 1876 kaj 1885.

Elektitaj publikaĵoj

  • Emlékirat a magyar ipar fejlesztése érdekében (1880)
  • A munkáskérdésről (1883)
  • Oroszországi és keletázsiai expeditiójának beszámolója (1899)
  • Az önálló vámterületért (1902)

Memorigiloj

Fontoj