Jean-Philippe Rameau

Jean Philippe RAMEAU (25-a de septembro 168312-a de septembro 1764) estis grava franca komponisto kaj muzika teoriisto de baroka muziko.

Jean-Philippe Rameau
Persona informo
Naskiĝo25-an de septembro 1683 (1683-09-25)
en Diĵono,  Reĝlando Francio
Morto12-an de septembro 1764 (1764-09-12) (80-jaraĝa)
en Parizo,  Reĝlando Francio
TomboPreĝejo Saint-Eustache Redakti la valoron en Wikidata
Lingvojfranca
ŜtatanecoReĝlando Francio Redakti la valoron en Wikidata
Alma materCollège des Godrans (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)oClaude Rameau (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)oMarie-Louise Mangot (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
InfanoClaude-François Rameau (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupokomponisto
orgenisto
klavicenisto
muzika teoriisto
koreografo
muzikologo
teoriisto Redakti la valoron en Wikidata
VerkojDardanus
Pièces de clavecin en concerts
Traité de l'harmonie réduite à ses principes naturels
Pièces de Clavecin
Castor et Pollux
Les Indes galantes
Hippolyte et Aricie
vdr

Li naskiĝis en Dijon (Francio) kie lia patro estis orgenisto. Ankaŭ la juna Rameau iĝis orgenisto kaj tiel laboris en variaj urboj: Milano, Avignon, Clermont, Parizo, Liono. Fine li lokiĝis en Parizon en 1722, kie li eldonis sian unuan teorian libron pri harmonio. Tiam li estis kvardek-jara kaj tute nekonata.

La okazo kiu ŝanĝos lian vivon estas la renkonto kun la sinjoro de La Pouplinière. Tiu mecenato vivigis orkestron kies direkton li konfidis al Rameau. Ankaŭ ĉe La Pouplinière li renkontis famaj homoj kiel Voltaire aŭ la abato Pellerin kiu verkis liajn unuajn libretojn.

La sukceso de Hippolyte et Aricie en 1733 igis la famon de Rameau. De tiam li verkis por la kortego kaj la operteatro de Parizo. Post 1760 komencis la Guerre des bouffons (komedio de la bufonoj) inter unuflanke prouloj de "franca opero", t.e. tiuj en la stilo de li (kaj Lully), kaj aliaflanke la prouloj de la "itala opero" en la stilo de Pergolesi, kvankam nur artaj preferoj tiu kverelo estis ofte akra.

La plej gravaj el liaj operoj estas:

  • ’’Hippolyte et Aricie’’
  • ’’Les Indes Galantes’’
  • ’’Castor et Pollux’’
  • ’’Dardanus’’
  • ’’Zoroastre’’

Sed nuntempe plej ludataj estas liaj

Eksteraj ligiloj

Partituroj rete videblaj: