Jean-Michel Lemétayer
Jean-Michel Lemétayer (naskiĝis la 2-an de junio 1951 en Vignoc, Ille-et-Vilaine, Francio) estas prezidento de la franca federacio de la sindikatoj de agrikulturaj ekspluatantoj (france Fédération nationale des syndicats d'exploitants agricoles, FNSEA) ekde majo de 2001. Krome li estas lakto-produktanto en Vignoc en la franca departemento Ille-et-Vilaine.
Jean-Michel Lemétayer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Jean Michel Émile Lemétayer |
Naskiĝo | 2-a de junio 1951 en Vignoc, Ille-et-Vilaine, Francio |
Morto | 31-an de julio 2013 en La Mézière, Ille-et-Vilaine |
Mortokialo | Korinfarkto |
Tombo | Vignoc |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | agronomo |
Li estas ankaŭ membro de la Franca konsilejo ekonomia kaj socia, administranto de la Sopexa kaj de la banka grupo Crédit agricole.Li ankaŭ estas prezidento kaj kun-fondinto de la franca salono pri animalaj produktoj SPACE kaj prezidento de la administra konsilejo de la lernejo por agronomaj inĝenieroj de Rennes (École nationale supérieure agronomique de Rennes, ENSAR).
La 31-an de majo 2007, parolante pri la franca ministrino pri Agrikulturo Christine Lagarde dum elsendo de la franca radio Europe 1, li klare deklaris sian favoran inklino por Esperanto[1].