Jean-Luc Mélenchon

franca politikisto

Jean-Luc MÉLENCHON (naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1951 en Tanĝero, Maroko) estas franca maldekstra politikisto.

Jean-Luc Mélenchon
Persona informo
Jean-Luc Mélenchon
NaskonomoJean-Luc Antoine Pierre Mélenchon
Naskiĝo19-an de aŭgusto 1951 (1951-08-19) (72-jaraĝa)
en Tanĝero,  Internacia Zono de Tanĝero
Lingvojfrancahispana vd
ŜtatanecoFrancio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materUniversity of Franche-Comté (en) Traduki - Bakalaŭro de Filozofio (1969–1972)
Lycée Regnault (en) Traduki
Lycée Pierre-Corneille (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
PartioLa France insoumise (2016–)
Partio de Maldekstro (2008–)
Socialista Partio (1976–2008)
Internationalist Communist Organisation (en) Traduki (1972–1976) Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Jean-Luc Mélenchon
Familio
AmkunuloSophia Chikirou Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomoSanterre vd
Okupopolitikisto
gimnazia instruisto
corrector (en) Traduki
ĵurnalisto
politika karikaturisto Redakti la valoron en Wikidata vd
LaborkampoPolitiko Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva enStrasburgoBruseloParizo vd
En TTTOficiala retejo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Ano de la Socialista Partio de 1976, li laŭvice estis elektata kiel municipa konsiliano de Massy (Masi) en 1983, departementa konsiliano de Essonne en 1985 kaj senatano de tiu departemento en 1986. Li estis ministro deligita pri metia instruado en la registaro de Lionel Jospin inter 2000 kaj 2002. Li estis elektata kiel eŭropdeputito en 2009 kaj reelektita en 2014.

Li estis ano de maldekstra frakcio de la Socialista Partio ĝis la kongreso de Reims en 2008, post ĉi tiu li deiris de la Socialista Partio kaj fondis la Partion de Maldekstro kiun li prezidis ĝis 2014. En 2016, li iniciatis novan movadon por la venonta prezidanta baloto: La France insoumise (La Nesubmetata Francio).

Li kandidatiĝis okaze de la Prezidanta baloto de 2012 en Francio. Li finis kvaran, kunigante 11,10% de la nesindetenaj voĉdonoj (3 984 822 voĉdonoj). Dum la kampanjo, li subskribis petskribon por ebligi esperanton kiel nedeviga lingvo por la abiturienta ekzameno[1].

Li kandidatiĝis okaze de la Prezidanta baloto de 2017 en Francio. Li finis kvaran, kunigante 19,58% de la nesindetenaj voĉdonoj (7 060 885 voĉdonoj).

Prezidanta batalo de 2022

Li kandidatiĝis okaze de la Prezidanta baloto de 2022 en Francio. Li rivecis 7 714 949 voĉojn, tio estis 21,95 % de ĉiuj kiuj ne sindetenis, ne sufiĉajn por partopreni en la dua fazo de baloto, ĉar tio metis lin en la tria pozicio.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj