Jazdo

urbo en Irano
(Alidirektita el Jazd)

Jazdo (perse یزد, Jazd), ankaŭ anglalingve latinliterigata Yazd - estas unu el la plej malnovaj urboj de Irano. Ĝi estas la ĉefurbo de la samnoma provinco Jazdo kaj historie estas unu el la centroj de zaratuŝtrismo.

Jazdo · یزد
urbo de Irano
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Lando Irano
Provincoprovinco Jazdo
Telefonkodo0351
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro529 673  (2016) [+]
Geografio
Geografia situo, 54° 22′ O (mapo)31.89722222222254.367531° 54′ N, 54° 22′ O (mapo) [+]
Alto1 216 m [+]
HorzonoUTC+03:30
Jazdo · یزد (Irano)
Jazdo · یزد (Irano)
DEC
Situo de Jazdo · یزد

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Yazd [+]
vdr
Moskeo Amir Ĉakmak
Moskeo Ami Chakmak
La vendreda moskeo en Jazd kies interna kupolo enhavas priskribon de Alaho/dio en 100 diversaj vortumoj.

Ekde 2017 la urbo estis deklarita monda heredaĵo de Unesko pro sia argilbrika arkitekturo[1]. Ĝi estas la plej antikva urbo post Ur (Mezopotamio).

Loĝantaro

Laŭ la censo de la jaro 2011, la urbo havis 1 074 428 loĝantojn en 270 575 familioj.

Geografio

Jazdo situas en altebenaĵo en mezo de la lando. Ĝi estis fondita ĉe oazo kaj kuŝas inter la dezertoj de la Dascht-e Kawir kaj la Dascht-e Lut.

Historio

La oaza urbo grandparte konstruita el argilaj brikoj ekzistas ekde la 3-a jarmilo antaŭ nia erao. Jazdo situas 250 kilometrojn oriente de Isfahano.

Ĝemelurboj

Jászberény en Hungario.

Vidindaĵoj

Ĉe la ĉirkaŭaĵoj de la urbo estas turoj de silento kaj multajn fajrotemplojn (perse آتشكده ).

Famaj ventokaptiloj servas por malvarmigi kaj ventoli la historiajn domojn.

Zein-o-din Karavanserajo

Vendreda moskeo, nomata blua moskeo, estas la plej malnova moskeo de Irano.

Esperanto-movado

Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.

Konataj civitanoj de la urbo

Ĝemelaj urboj

Bildgalerio

Referencoj

Eksteraj ligiloj