Rimarkinda ĝardeno

(Alidirektita el Jardin remarquable)

Jardin remarquable (esperantlingve "rimarkinda ĝardeno") estas marko kreita en 2004 de la franca ministerio pri kulturo kunlabore kun la nacia konsilio pri parkoj kaj ĝardenoj[1].

Dosiero:Jardin.gif
Markemblemo de rimarkindaj ĝardenoj

La marko

Ĝi celas agnoski kaj valorigi la parkojn kaj ĝardenoj malfermitajn al la publiko kaj bone tenataj. Tiu marko ne estas nur por la malnovaj ĝardenoj, protektitaj aŭ ne kiel Monumentoj Historiaj (MH), sed ankaŭ por nove kreitaj ĝardenoj.

Nuntempa franca ĝardeno en Provenco : la Pavilono de Galon en Cucuron[2]

Tiu ŝtata marko, atribuita por 5 jaroj, estas daŭrigebla kaj reviziebla. La atribuaj kriterioj estas :

  • la konsisto,
  • la integrado en la loko kaj la kvalito de la ĉirkaŭo,
  • la ĉeesto de rimarkindaj elementoj,
  • la botanika intereso,
  • la historia intereso (nur por la malnovaj ĝardenoj),
  • la kvalito de la tenado.

La marko havigas la sekvantajn avantaĝojn :

  • mencio en la dokumentoj dissenditaj de la ministrio pri kulturo kaj komunikado,
  • ebleco starigi vojan signaladon,
  • ebleco konsideri ĝin en la lokaj urbanizaj planoj,
  • ebleci akiri fiskan konsenton,
  • apogo de la nacia konsilio pri parkoj kaj ĝardenoj, de la komitato pri parkoj kaj ĝardenoj de Francio kaj de la regiona asocio.

La marko postulas de la posedantoj certigon pri regula zorgo de iliaj ĝardenoj, malfermon al la publiko almenaŭ dum 50 tajoj en la jaro, partoprenon en nacia evento « Rendez-vous aux jardins » (esperantlingve "rendevuo en ĝardenoj") aŭ eŭropaj tagoj de kultura heredaĵo, disponigon de informo al la publiko, fiksi tabulon kun la emblemo de la marko.

La listo de la markitaj ĝardenoj, ĝisdatigita ĉiujare, estas sur la TTT-ejo de la komitato pri parkoj kaj ĝardenoj de Francio[3].

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Vidu ankaŭ

  • Listo de la ĝardenoj kun la marko « jardin remarquable »
  • Klasita arbara areo

Eksteraj ligiloj

Portalo pri ĝardenado kaj hortikulturo
Portalo pri Francio