Japana Fondumo

La Japana Fondumo ( japane 国際交流基金 国際交流基金 , Kokusai Kōryū Kikin) estas kultura institucio, kies tasko estas promocii kaj disvastigi la japanajn lingvon kaj kulturon en la mondo. Ĝi povas esti konsiderata kiel la japana ekvivalento de la germana Goethe-Instituto aŭ la angla British Council.

Japana Fondumo
国際交流基金
/国際交流基金
Kokusai Kōryū Kikin
kultura institucio
sendependa administra institucio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco1972
AntaŭeKokusai Bunka Shinkōkai vd
Lando(j)Japanio vd
SidejoYotsuya
Fondinto(j)Japana registaro vd
Membro deJapan Consortium for Open Access Repository (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj

Japana

FiliojJapan Foundation Libraries (en) Traduki
Japan Foundation, New York (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
RetejoOficiala retejo
Jura formosendependa administra institucio
vdr
Japana Kultura Instituto en Kolonjo (Köln), Germanio

Historio

La institucio estis fondita en 1972. Je la 1-a de oktobro 2003, ĝi estis submetita al la Japana Ministerio pri Eksterlanda Politiko kaj tial estas parto de la eksterlanda kultura politiko de Japanio. Por antaŭenigi kulturajn interŝanĝojn inter Japanio kaj eksterlando ĝi ofertas lingvokursojn pri la japana lingvo kaj organizas eksterlandajn eventojn. Japana Fondumo organizas la plej uzatan teston pri scio de la japanaj lingvaj, la tn. Japanese Language Proficiency Test (JLPT).

Organiza distribuo

La Japana Fundumo havas 21 filiojn en 19 landoj. La ĉefsidejo estas en Tokio. Ekzistas ankaŭ oficejo en Kioto.

Bibliografio

Japana Fondumo (jp: Kokussai Koryú Kikin) eldonis en la jaro 1977 broŝuron en Esperanto sub la titolo "La Japana Fondaĵo"

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj