Japana Esperantisto
Japana Esperantisto estis oficiala organo de Japana Esperantista Asocio (JEA), Tokio. De aŭgusto ĝis decembro 1906 ĝi estis nomata La Japana Esperantisto. Ĉefredaktoroj estis d-ro Kuroita kaj d-ro J. Takakusu. Japana Esperantisto estis riĉe ilustrita kaj enhavis krom nacia propagando kaj kroniko artikolojn pri la japana vivo, precipe pri la ĉerizflora festo, pro kio ĝi baldaŭ akceptis la subtitolon Internacia ilustrita revuo, konigas la mondon pri la ekstrema Oriento. De januaro 1914 ĝi aperis tre malgrandigita kaj nur por la propagando en Japanujo.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/thumb/8/8f/1911-koverto-la-japana-esperantisto.jpg/220px-1911-koverto-la-japana-esperantisto.jpg)
Volumoj
- Vol. 1: aŭg. 1906-marto 1907-8 kaj 8xIV+104 p.
- Vol. 2: apr.-dec: 1907-9 kajeroj 9xIV+174 p.
- Vol. 3: jan: aŭg. 1908-7 kajeroj 7xIV+112 p.
- Vol. 4: jan.-dec. 1909-11 kajeroj. IIxIV+180 p.
- Vol. 5. jan. apr-majo 1910-3 kajeroj. 3xIV+64 p.
- Vol. 6: apr: okt. 1911-6 kajeroj 6xIV+60 p. 27x20. En 1912 kaj 1913 ĝi ne aperis. Ĝi reaperis jan. 1914-10 p. 18x12.
Vidu ankaŭ
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiSullensSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojKategorio:Politikaj verkojVikipedioDua MondmilitoEsperantoTübingenMilena VelbaVikipedio:KontaktojHelpo:EnhavoDosiero:Escudo Selección Española de fútbol.pngSeksumadoDonald TrumpVikipedio:MalgarantioVikipedio:DiskutejoSerĉilo-optimumigoRetforumoKategorio:Vikipediisto bs-DVikipedio:Bonvenon al VikipedioKategorio:Setlejoj en Svitava montetaroNesukcesa murdtento de Donald TrumpNesukcesa atenco kontraŭ Donald TrumpVikipedio:AktualaĵojEnEŭropa Futbal-Ĉampionado 2024Shannen DohertyLivonia krucmilitoUniversitato de TubingenoŜablono:Landoj en la Somera Olimpiko 2024Liberalaj artojPortoSkermoDominiko en la OlimpikojDistriktaro TübingenUniversala Kongreso de EsperantoUsonoUzanto:Dominik