Jan van Eyck

Jan van EYCK (naskiĝis antaŭ 1395, mortis antaŭ la 9-an de julio 1441) estis frutempa flandra pentristo, kiu aktivis en Bruĝo kaj estas rigardata kiel unu el la plej eminentaj pentristoj de la 15-a jarcento en la Malaltaj Landoj. Li plej famiĝis pro sia pentraĵo titolita La geedzoj Arnolfini[1], sed gravas ankaŭ la Genta altaro, ankaŭ nomita La dia ŝafido.

Jan van Eyck
Portreto de Homo kun Turbano, eble memportreto, pentrita en 1433
Persona informo
Jan van Eyck
Naskiĝoantaŭ 1395
en Maaseik ?
Mortoantaŭ la 9-a de julio 1441
en Bruĝo
TomboSt. Donatian's Cathedral (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religiokatolika eklezio vd
Naciecoflandro
Lingvojnederlanda vd
ŜtatanecoSuda Nederlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Jan van Eyck
Familio
GefratojHubert van Eyck (en) Traduki, Lambert van Eyck (en) Traduki kaj Margaretha van Eyck (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)oMargareta van Eyck (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupopentristo
desegnisto
arkitekto
iluministo
konstrua desegnisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva enBruĝoLilloHago • Sluis-Aardenburg • Arraiolos • Cascais • LisbonoPortalegre • Baiona • Falmouth • Plymouth • Sandwich • Shoreham vd
Verkado
VerkojLa geedzoj Arnolfini ❦
Dresden Triptych ❦
Lucca Madonna ❦
Genta altaro ❦
Madonna of Chancellor Rolin vd
Sukcesis kielpentristo
Reprezentaj verkojLa geedzoj Arnolfini, Genta altaro
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Laŭ la franca-burgundia-flandra libropentrado, li estas fondinto de la tabul-pentrado en la Malaltaj Landoj, kun Robert Campin kaj lia frato Hubert van Eyck.

Biografio

La naskoloko de Jan van Eyck ne estas precize konata. Van Eyck povas signifi "el (la loko nomita) Eyck", kiu povus referenci al la limburga urbo Maaseik[2].

Lin mencias dokumento unuafoje en 1422, kiel kortegan pentriston de Johano de Bavario en Hago[2].Post la morto de Johano en 1425, Van Eyck iĝis kortega pentristo de la influa princo de Valoise Filipo la Bona. Van Eyck estis lia ĉambelano kaj porokaza reprezentanto en Lille kaj Bruĝo.

Jan van Eyck mortis en Bruĝo en 1441. Oni entombigis lin 9-an de julio 1441 en la katedralo Sankta Donato[1] (malkonstruita en la Franca revolucio[3]). Pri li memorigas statuo en la placo Jan van Eyck (Jan van Eyckplein) meze de Bruĝo.

Vidu ankaŭ

Referencoj