Jan Werich

Jan WERICH (je la 6-a de februaro 1905 en Prago - la 30-an de oktobro 1980 en Prago) estis ĉeĥa aktoro, kiu kun Jiří Voskovec kreis klaŭnan duopon, similan al Laurel kaj Hardy (Werich dikulo, Voskovec sveltulo). Inter la du mondmilitoj ili kreis en Prago la t. n. Liberigitan Teatron, en kiu ili ludis politike engaĝitajn komediojn, kiujn kutime ili mem ankaŭ verkis kaj kiuj nun estas konsiderataj klasikaĵoj de la ĉeĥa literaturo. Kelkaj el la komedioj estis filmigitaj kaj ĝis nun prezentataj en la ĉeĥa televido kiel klasikaĵoj. En ilia ensemblo rolis ankaŭ aliaj eminentaj ĉeĥaj aktoroj, ekz. Vladimír Šmeral, Bohuš Záhorský, František Filipovský k. a. La muzikon por iliaj kantoj komponis duonblinda esperantisto Jaroslav Ježek.

Jan Werich
Persona informo
NaskonomoJan Křtitel František Serafínský
Naskiĝo6-an de februaro 1905 (1905-02-06)
en Smíchov,  Aŭstrio-Hungario
Morto31-an de oktobro 1980 (1980-10-31) (75-jaraĝa)
en Prago
Tombotombejoj de Olšany Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvojĉeĥa vd
ŜtatanecoĈeĥoslovakio
Aŭstrio-Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materjura fakultato de la Universitato de Karolo
Filozofia Fakultato de la Universitato de Karolo Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)oZdeňka Housková (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
InfanojJana Werichová (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupokantisto
filmaktoro
televida aktoro
aktoro
reĝisoro
teatra aktoro
ĵazmuzikisto
scenaristo
verkisto
dramaturgo
tradukisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
VerkojVest pocket revue ❦
Caesar ❦
Finian's Rainbow ❦
Pudro kaj benzino ❦
Monon aŭ la vivon ❦
Ho ruk! ❦
La mondo apartenas al ni ❦
La bakisto de la imperiestro aŭ La imperiestro de la bakisto ❦
The Secret of Blood ❦
Estis foje reĝo ❦
Dva mrazíci ❦
The Cassandra Cat ❦
Finfaro vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Tombo Voskovec kaj Werich en Olšany tombejo en Prago

Ĉar iliaj komedioj estis kontraŭfaŝismaj, ili devis post la okupacio en 1939 fuĝi al Usono, de kie revenis nur Jan Werich. Jiří Voskovec restis en Usono kaj rolis en pluraj usonaj filmoj sub la nomo George Voskovec (ekz. La dek du koleraj viroj kun Henry Fonda).

Werich revenis, renovigis sian teatron kaj kiel sian novan partneron li elektis aktoron Miroslav Horníček. Sian komedian majstrecon li povis pruvi en pluraj filmoj, televidaj filmoj kaj radiaj elsendoj (Švejk). La infanoj amas lian fabellibron Fimfárum, kun klasikaj fabeloj en moderna aktualigita vesto.

El multaj liaj dramoj kaj filmoj sonas kritiko kontraŭ la kapitalismo kaj entuziasmo por socialismaj ideoj, sed fine li restis seniluziigita, post 1968 kiel multaj aliaj artistoj bremsataj en siaj aktivecoj pro politikaj motivoj.

Dramoj de Werich kaj Voskovec

  • Osel a stín (Azeno kaj ombro)
  • Kat a blázen (Ekzekutisto kaj frenezulo)
  • Balada z hadrů (Balado el ĉifonoj)
  • Těžká Barbora (Peza Barbora)
  • Pěst na oko aneb Caesarovo finále (Pugno kontraŭ okulon aŭ la finalo de Cezaro)
  • Vest Pocket Revue (Vest Pocket Revue)
  • Robin Zbojník (Robin la Rabisto)
  • Caesar (Cezaro)
  • Svět za mřížemi (La mondo post la kradoj)
  • Rub a líc (Reverso kaj averso)
  • Fata morgána (Fatamorgano)
  • Ostrov Dynamit (Insulo Dinamito)
  • Don Juan & comp. (Donjuano & komp.)
  • Golem (Golemo)
  • Nebe na zemi (Ĉielo sur la tero)

Filmoj de Werich kaj Voskovec

  • Pudr a benzín (Pudro kaj benzino, 1931)
  • Peníze nebo život (Monon aŭ la vivon, 1932)
  • Hej rup! (Ho ruk!, 1934)
  • Svět patří nám (La mondo apartenas al ni, 1937)

Filmoj de Werich (sen Voskovec)

  • U nás v Kocourkově (Ĉe ni en Abdero, 1934)
  • Císařův pekař aneb Pekařův císař" (La bakisto de la imperiestro aŭ La imperiestro de la bakisto, 1951)
  • Byl jednou jeden král (Estis foje reĝo, 1955)
  • Až přijde kocour (Nur kiam venos la virkato, 1963)

Televidaj filmoj de Werich

  • Medvěd (Urso, 1963)
  • Uspořená libra (Ŝparita pundo, 1964)
  • Kočár nejsvětější svátosti (La kaleŝo de la plej sankta sanktaĵo, 1965)
  • Slzy, které svět nevidí (Larmoj, kiujn la mondo ne vidas, 1966)
  • Jinřich VIII (Henriko la VIII-a, 1968)

En la 70-aj jaroj li rolis ankoraŭ en la televida serio por infanoj Sinjoro Tau en unu el neĉefaj roloj.

Libroj de Werich

  • Fimfárum (Finfaro, 1960)
  • Italské prázdniny (Ferioj en Italio, 1960)
  • Lincoln 1933

Voĉaj registroj de Werich

Libroj aperintaj pri Werich postmorte

  • Jan Werich vzpomíná (Jan Werich rememoras, 1982)
  • Hovory s Janem Werichem (Jiří Janoušek: Dialogoj kun Jan Werich, 1982)
  • Tak už jsem tady s tím vápnem, pane Werichu (Vladimír Škutina, Do mi jam venis kun la kalko, sinjoro Werich)

Kelkaj el liaj fabeloj estis filmigitaj (Tri veteranoj, Reĝino Trotilo la Unua).