JR

Grupo JR (japane: JRグループ, Jeiāru Gurūpu, aŭ simple kaj pliofte JR, Jeiāru mallongita el la angla Japan Railways, "Japanaj Fervojoj") estas grupo de japanaj fervojaj kompanioj. La grupo konsistas el 9 privataj kompanioj: 6 pasaĝeraj, 1 frajta kaj 2 akcesoraj. La linioj de la ŝtata kompanio "Japana Nacia Fervojo" (KokutetsuJNR el Japanese National Railways) estis dividitaj inter la 6 pasaĝeraj kompanioj 1-an de aprilo 1987.

JR
corporate group • rail company (Japan) vd
Dum1-a de aprilo 1987 - nekonata/nuntempe
AntaŭuloJapana Nacia Fervojo
LandoJapanio
filiaj kompaniojKyushu Railway Company • Okcident-Japania Fervoja Kompanio • Japan Freight Railway Company • Orienta-Japania Fervoja Kompanio • Hokajda Fervoja Firmao • Shikoku Railway Company • Tokaja Fervoja Kompanio vd
PartoprenantaHokajda Fervoja Firmao • Orienta-Japania Fervoja KompanioTokaja Fervoja KompanioOkcident-Japania Fervoja Kompanio • Shikoku Railway Company • Kyushu Railway Company • Japan Freight Railway Company • Railway Technical Research Institute • Railway Information Systems vd
vdr

La Japana Fervojo estas la ĉefa fervoja reto en Japanio. Al ĝi apartenas la plej granda parto de inter-urba fervoja transporto, aparte la novaj trunkolinioj (Ŝinkanseno).

Teknikaj karakterizaĵoj

  • Larĝo de trako — 1067 mm
  • Tuta longeco — 27'268 km

Reto

La 6 pasaĝeraj kompanioj formas tut-Japanian fervojan reton JR. La reto havas komuna sistemo de biletoj, heredita de Japana Nacia Fervojo. Pasaĝero povas vojaĝi tra teritorioj de kelkaj kompanioj de la reto, sen ŝanĝi trajnon kaj sen aĉeti apartajn biletojn. Oni ofte povas uzi pag-karton, venditan de unu kompanio, por vojaĝi per fervoj-linio de alia kompanio. Ekzemple la karto "Suica" de Kompanio JR Orienta estas akceptebla de iuj aliaj pasaĝeraj kompanioj de Japana Fervojo (Hokajda, Tokaja, Okcidenta kaj Kjuŝua).

Konsisto

Regionoj de la pasaĝeraj kompanioj de la Japana Fervojo

Pasaĝeraj kompanioj

En grupo "Japanaj Fervojoj" estas 6 kompaniaj, okupataj de pasaĝera transportado.

Nomo de kompanioEmblemo
(koloro)
RegionoCentra oficejo
Esperantejapane
(mallonge)
japana prononco
JR HokajdaJR北海道[ĝejaru hokajdo] (hel-verda)HokajdoSapporo
JR OrientaJR東日本[ĝeiaru higaŝi-nihon] (verda)Tohoku, Kanto, KoŝinecuTokio
JR CentraJR東海[ĝeiaru tokai] (oranĝa)TokajNagojo
JR OkcidentaJR西日本[ĝeiaru niŝi nihon] (blua)Hokuriku, Kansajo, ĈugokuOsako
JR ŜikokuaJR四国[ĝeiaru ŝikoku] (hel-blua)ŜikokuTakamacu
JR KjuŝuaJR九州ĝeiaru kjuŝu (ruĝa)KjuŝuoFukuoka

Ceteraj kompanioj

Ceteraj kompanioj ne rilataj al certa regiono. Japana Frajta Fervoja Kompanio frajtas tra tuta Japanio kaj havas centran oficejon en Tokio.

AferoNomo de kompanioEmblemo (koloro)
Esperantejapane
(mallonge)
japana prononcoangle
(mallonge)
KargoJapana Karga Fervoja KompanioJR貨物[ĝeiāru kamocu]JR Freight (griza)
EsploroInstituto de Fervoja Teknika EsploroJR総研[ĝeiāru soken]RTRI (hel-viola)
Informaj servojFervoja Informa SistemoJRシステム[ĝeiāru ŝisutemu]JR System (malhel-ruĝa)

Eksteraj ligiloj