Jean Leon Gerome Ferris

usona pentristo de fikciaj historiecaj scenoj
(Alidirektita el J. L. G. Ferris)

Jean Leon Gerome Ferris (18a de aŭgusto 1863 - 18a de marto 1930[1]) estis usona pentristo plej bone konata pro sia serio de 78 scenoj el la historio de Usono, entitled La montro de nacio, la plej granda serio de usonaj historiaj pentraĵoj fare de unusola artisto.[2]

Jean Leon Gerome Ferris
Persona informo
Naskiĝo8-an de aŭgusto 1863 (1863-08-08)
en Filadelfio
Morto18-an de marto 1930 (1930-03-18) (66-jaraĝa)
en Filadelfio
ŜtatanecoUsono Redakti la valoron en Wikidata
Alma materAcadémie Julian
Pensilvania Akademio de Belarto Redakti la valoron en Wikidata
Familio
PatroStephen James Ferris (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
PatrinoElizabeth Anastasia Moran (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)oMay Ferris Smith (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupopentristo Redakti la valoron en Wikidata
VerkojThe Fall of New Amsterdam
vdr
The Landing of William Penn (La elŝipiĝo de William Penn).

Li naskiĝis en Filadelfio, Pensilvanio, nome filo de Stephen James Ferris, portretpentristo kaj entuziasmulo de la franca Jean-Léon Gérôme (laŭ kiu li ricevis nomon) kaj de la hispana Mariano Fortuny.[3] Li kreskiĝis en arta medio, kaj estis trejinita de sia patro[2] havante du famajn pentristojn, Edward Moran kaj Thomas Moran, kiel onkloj.[4]

Ĉirkaŭ 1895, Ferris estis akirinta reputacion kiel historia pentristo, kaj li entreprenis sian revon krei serion de pentraĵoj kiuj montru historian rakonton. En 1898 li vendis unu el tiuj, General Howe's Levee, 1777, sed tion li poste bedaŭris, konstatinte ke tia serio ne estus kompleta se la separitaj pentraĵoj ne povis esti kune. Sekve, li neniam plu vendis alian el tiuj, sed li vendis la reproduktajn rajtojn al variaj publikentreprenoj. Tio poste havos efikon ege popularigi lian verkaron, ĉar tiuj kompanioj faris presaĵojn, postkartojn, kalendarojn kaj reklamaĵojn. Tiaj kopioj de tiuj verkoj estis ankoraŭ vendataj tiom malfrue kiom ĝis 1984.[2]

Referencoj