Júlia Székely

Júlia Székely [sEkej], laŭ hungarlingve kutima nomordo Székely Júlia estis hungara verkisto, pianisto, altlerneja instruisto. Ŝia geedziĝa nomo estis Staud Gézáné.

Júlia Székely
Persona informo
Székely Júlia
Naskiĝo8-an de majo 1906 (1906-05-08)
en Budapeŝto
Morto19-an de marto 1986 (1986-03-19) (79-jaraĝa)
en Budapeŝto
TomboTombejo Farkasrét, 60-3-142. fülke Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvojhungara vd
ŜtatanecoHungario Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materBéla Bartók Conservatory, Budapest (en) Traduki (–1934)
Universitato de Dramo kaj Filmo (–1930) Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)oGéza Staud (en) Traduki (1931–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupoverkisto
instruisto
pianisto
biografo Redakti la valoron en Wikidata vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Júlia Székely [1] naskiĝis la 8-an de majo 1906 en Budapeŝto, ŝi mortis la 19-an de marto 1986 en Budapeŝto.

Biografio

Júlia Székely studis pianadon en Nacia Muzikejo, poste ŝi akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1934. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Zoltán Kodály kaj Béla Bartók. Pli frue en 1930 ŝi akiris reĝisoran diplomon en Teatroarta Akademio. Ŝi debutis en pianokoncerto dum studentaj jaroj en 1929 en Vieno. Inter 1945 kaj 1948 ŝi estis kritikisto de signifa revuo, inter 1952 kaj 1968 ŝi instruis kantadon en Pedagogia Altlernejo de Pécs. Ŝi atingis la instruan rangon docento. Ekde la 2-a mondmilito ŝi verkis porjunularajn biografiajn romanojn, krome ŝi kontribuis ankaŭ al Hungara Radio kaj Hungara Televizio.

Elektitaj libroj

  • Nóra leányai (prezentita teatraĵo, 1938)
  • Repülő egér (romano, 1939)
  • Ágytól és asztaltól (romano, 1943)
  • Boszorkány-konyha (romano, 1947)
  • Muzsikusok (romano, 1950)
  • Bartók tanár úr (rememoro, 1957)
  • A halhatatlan kedves (1961): biografio pri Ludwig van Beethoven
  • Vándorévek (1962): biografio pri Ferenc Liszt
  • Elindultam szép hazámból (1965): biografio pri Béla Bartók
  • Schubertiáda (1968): biografio pri Franz Schubert
  • Chopin Párizsban (1969): biografio pri Frédéric Chopin
  • A magyar Orfeusz (1973): biografioj pri János Lavotta kaj Mihály Csokonai Vitéz
  • Valahol háború van – Nagyapám tévedett (romanetoj, 1982)

Fontoj

Referencoj