József Vass (ministro)

József Vass [jOĵef vaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vass József estis hungara pastro, preposto, profesoro, ministro, parlamentano.

József Vass
Persona informo
Naskiĝo25-an de aprilo 1877 (1877-04-25)
en Sárvár
Morto8-an de septembro 1930 (1930-09-08) (53-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvojhungara
ŜtatanecoHungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupopolitikisto
katolika sacerdoto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

József Vass [1] naskiĝis la 25-an de aprilo 1877 en Sárvár. Li mortis la 8-an de septembro 1930 en Budapeŝto.

Biografio

József Vass frekventis gimnaziojn en Győr kaj Székesfehérvár, poste li plulernis en Romo. Li pastriĝis en 1904. Komence li estis pastro en Adony, poste li redaktis katolikan ĵurnalon en Székesfehérvár. Li ekinstruis en Universitato de Budapeŝto en 1917. En 1920 li estis elektita parlamenta deputito. Li iĝis preposto en Kalocsa en 1924. Li estis ministro ekde 1920 ĝismorte.

Elektitaj publikaĵoj

  • Az én házam, az én váram 1917

Fontoj