József Litkei

József Litkei [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Litkei József estis hungara pentristo, grafikisto, altlerneja instruisto.

József Litkei
Persona informo
NaskonomoLitkei József
Naskiĝo14-an de marto 1924 (1924-03-14)
en Jászberény
Morto24-an de januaro 1988 (1988-01-24) (63-jaraĝa)
en Budapeŝto
ŜtatanecoHungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma materHungara Belarta Universitato (–1951) Redakti la valoron en Wikidata
Memorigilo József Litkei
Familio
Edz(in)oRózsa Fábián (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupopentristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Memortabulo pri József Litkei

József Litkei [1] Arkivigite je 2021-01-27 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 14-an de marto 1924 en Jászberény, li mortis la 24-an de januaro 1988 en Budapeŝto.

Biografio

József Litkei akiris pedagogian diplomon, poste pentristan diplomon en Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1951. Liaj plej gravaj instruistoj estis Aurél Bernáth, László Bencze kaj Bertalan Pór. Jam en 1947 li partoprenis en fondo de popola kolegio, tio estis sub influo de la komunistoj. Li studvojaĝis en Sovetunio kaj Italio. Post la diplomo li ekinstruis en la Industriarta Altlernejo de Budapeŝto, kie li restis ĝis la emeritiĝo. Li konatiĝis en 1958 pro ekslibriso, kiu atingis la unuan lokon en konkurso, en 1972 lia reliefo el ledo denove atingis la unuan lokon. Li ricevis ankaŭ ŝtatan premion. En 1979 li aĉetis domon en Kőbánya, kie li establis atelieron. Li havis edzinon.

El solaj ekspozicioj

  • Budapeŝto (1956, 1964)
  • Jászberény (1965)

El kolektivaj ekspozicioj

Elektitaj pentraĵoj

  • Tanya a Körösnél (1965)
  • Szekeres (1972)
  • Bányató (1974)
  • Csendélet (1976)
  • Táj (1978)
  • A Virágok (1978)
  • Kis liget (1982)

Aliaj artaĵoj

Elektitaj disĉiploj

Memorigiloj

  • memortabulo en Kőbánya (2009)

Fontoj