József Geréb
József Geréb [jOĵef], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Geréb József estis hungara instruisto, klasika filologo. Lia origina familia nomo estis Geiger ĝis 1881.
József Geréb | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Geiger József |
Naskiĝo | la 1-an de majo 1861 en ![]() |
Morto | la 6-an de junio 1930 en ![]() |
Tombo | Farkasrét Jewish cemetery (en) ![]() ![]() |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando ![]() |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd ![]() |
Okupo | |
Okupo | instruisto literaturhistoriisto klasika filologo ![]() |
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/90/Herodotos_t%C3%B6rt%C3%A9neti_k%C3%B6nyvei2.jpg/220px-Herodotos_t%C3%B6rt%C3%A9neti_k%C3%B6nyvei2.jpg)
József Geiger[1] naskiĝis la 1-an de majo 1861 en Szabadka (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Subotica en Serbio), li mortis la 6-an de junio 1930 en Budapeŝto.
Biografio
József Geréb devenis el juda familio. Li maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris pedagogian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1882, en la sekva jaro li doktoriĝis kaj ekinstruis en gimnazio en Budapeŝto. En 1885 li studvojaĝis helpe de stipendio al Berlino, Munkeno kaj Parizo. Hejmenveninta li instruis plu precipe en la ĉefurbo. Intertempe li vojaĝis en Italio kaj Grekio. En 1920 li pensiuliĝis, tamen instruis plu en juda lernejo. Li edziĝis dufoje, la unua edzino naskis du filojn.
Elektitaj libroj
- Aristoteles Poëtikája (1891)
- Görög vallás és művészet (1891)
- Herodotos történeti könyvei (1892-1894)
- Olympos. Görög-római mythologia (1893)
- A rómaiak története (aparta volumo de leksikono)
- Classicus világ és modern műveltség (1907, 1919)
- A római kultúra legjelentősebb vonásai (1917)
- A görög szellem Európa kultúrájában (1921)
- Epiktetos, az erkölcsi élet kis tükre címen (tradukaĵo)