József Eötvös

Barono József EÖTVÖS [jOĵef otvoŝ], hungare Eötvös József (naskiĝis en Buda, la 3-an de septembro 1813; mortis en Pest (urbo), la 2-an de februaro 1871) estis hungara verkisto kaj politikisto.

József Eötvös
Persona informo
Naskiĝo3-an de septembro 1813 (1813-09-03)
en Buda
Morto2-an de februaro 1871 (1871-02-02) (57-jaraĝa)
en Peŝto
Lingvojhungaragermana vd
ŜtatanecoAŭstra imperio
Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd
PartioDeák Party (en) Traduki
Address Party (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo József Eötvös
Familio
PatroIgnác Eötvös (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)oÁgnes Rosty (en) Traduki (1842–) Redakti la valoron en Wikidata vd
InfanojLoránd Eötvös Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupoverkisto
politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Skulptaĵo pri Eötvös

Vivo

Li frekventis gimnazion kaj universitaton en Pest kaj li iĝis advokato. En 1836 li vizitis Germanion, Svislandon, Nederlando, Francion kaj Anglion. En 1838 li verkis romanon „Karthausi”, sed li ankaŭ politikadis. Li estis grava figuro de la tiutempa Hungarujo. En 1848 li estis ano de la unua hungara kabineto, kiel ministro pri edukado kaj religio. Lia politiko estis kompromisema, tial li forlasis Hungarion kaj li revenis en 1853, kie li estis elektita parlamentano en 1861. En 1867 li denove estis ministro pri edukado kaj religio. Li defendis la judojn kaj aliajn minoritatojn.

Li estis prezidanto de Societo Kisfaludy inter 1861-1867. Li estas patro de fizikisto Loránd Eötvös. Li estis entombigita en Ercsi.

En Esperanto aperis

Fontoj

  • Hungara Vikipedio