János Zsombolyai

János Zsombolyai [jAnoŝ ĵombojai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zsombolyai János estis hungara kameraisto, reĝisoro, altlerneja instruisto.

János Zsombolyai
Persona informo
Naskiĝo30-an de januaro 1939 (1939-01-30)
en Budapeŝto
Morto4-an de januaro 2015 (2015-01-04) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvojhungara
ŜtatanecoHungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma materUniversitato de Dramo kaj Filmo (1957–1961) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupoĉefkameraisto
universitata instruisto
scenaristo
filmreĝisoro
reĝisoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr
János Zsombolyai (dekstre)

János Zsombolyai[1][2] naskiĝis la 30-an de januaro 1939 en Budapeŝto, li mortis la 4-an de januaro 2015 en Budapeŝto.

Biografio

János Zsombolyai akiris kameraistan diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1961. Lia ĉefinstruisto estis György Illés. Post la diplomo li laboris en la Hungara Televizio. Inter 1966-1975 li estis kameraisto de produktejo pri filmoj, pli poste li ankaŭ reĝisoris, fine li havis altan statuson. Inter 1965–1974 li estis ankaŭ asistanto en la altlernejo, inter 1974–1980 lektoro, inter 1980–1997 docento, poste profesoro ĝis la emeritiĝo en 2004. Li ricevis premiojn inter 1967-2010 kaj li ricevis stipendion inter 2000–2003. Li havis du filinojn.

Elektitaj disĉiploj

Liaj kameralaboroj (elekto)

  • 1956.11.01. (1959)
  • Utcán (1962) (ankaŭ reĝisoro)
  • La atestanto (1969)
  • A kenguru (1975) (ankaŭ reĝisoro kaj scenaristo)
  • Return (1985)

Liaj reĝisoraĵoj (elekto)

  • Tüzikovácsok (1975)
  • Vámmentes házasság (1980) (ankaŭ scenaristo)
  • A halálraítélt (1989) (ankaŭ scenaristo)
  • Pisztácia (1996)

Liaj filmoj kiel produktoro

  • Állatkerti mesék (1994)
  • Különböző helyek (1995)

Fontoj

Referencoj