János Vaszary (reĝisoro)

János Vaszary [jAnoŝ vasari], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vaszary János, eksterlande konata kiel Johann von Vásáry estis hungara reĝisoro, teatrestro, verkisto, scenaristo. Liaj gefratoj estis Gábor Vaszary kaj Piri Vaszary, lia kuzo estis János Vaszary (pentristo).

János Vaszary
Persona informo
NaskonomoVaszary János Antal
Naskiĝo11-an de januaro 1899 (1899-01-11)
en Budapeŝto
Morto27-an de novembro 1963 (1963-11-27) (64-jaraĝa)
en Madrido
Lingvojhungaragermanahispana vd
ŜtatanecoHungario
Aŭstrio-Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
GefratojGábor Vaszary kaj Piri Vaszary Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)oLili Muráti Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupoverkisto
reĝisoro
filmreĝisoro
aktoro
scenaristo
dramaturgo
teatrestro Redakti la valoron en Wikidata vd
LaborkampoAktorado, teatro, directing (en) Traduki, kina scenverkado kaj theater management (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

János Vaszary [1] naskiĝis la 10-an de januaro 1899 (laŭ kelkaj fontoj la naskiĝdato estas 11-a) en Budapeŝto, li mortis la 20-an de novembro 1963 en Madrido.

Biografio

János Vaszary dum la 1-a mondmilito estis memserva soldato, poste li studis juron kelkajn jarojn en Reĝa Universitato de Budapeŝto, samtempe li lernis en privata aktorlernejo de Szidi Rákosi. Li komencis sian aktoran karieron en Teatro Magyar. Li vivis kelkajn jarojn en Parizo, kie li estis ĵurnalisto kaj lernis reĝisoradon. Hejmenveninta li havis reĝisorajn taskojn en pluraj teatroj (ekzemple Teatro Magyar, Teatro Belvárosi, Operetoteatro (Budapeŝto), Nacia Teatro (Budapeŝto)). Li estis foje ankaŭ teatrestro kaj ĉefreĝisoro. Inter 1931 kaj 1944 li verkis 10 spektaklojn, ĉiuj estis videblaj en teatroj. En 1944 li aĉetis bienon apud Kiskunhalas, kie li kaŝiĝis dum la nazia erao, sed post la 2-a mondmilito ankaŭ la komunistoj serĉis lin. En 1945 li rifuĝis kun Lili Muráti komence al Francio, poste al Madrido. Ekde 1949 li laboris en hungarlingva dissendo de la hispana radio.

Li unue estis edzo inter 1929-1938, post 2 jaroj li denove edziĝis al Lili Muráti.

Elektitaj teatraj reĝisoraĵoj

Elektitaj filmaj reĝisoraĵoj

  • Egy éj Velencében (1934)
  • Egy éjszaka Erdélyben (1941)
  • Egy nap a világ (1944)

Elektitaj verkoj

  • A vörös bestia (dramo, 1934)
  • Szajna-parti kaland (romano, 1942)
  • A macska felugrott az asztalra (romano, 1950, ankaŭ hispane kaj portugale)
  • Tubák csodálatos élete (romano, 1958)
  • Kaland a vöröshajú lánnyal (postmorta romano, 1990)

Fontoj