János Nádasi

János Nádasi [jAnoŝ nAdaŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nádasi János estis hungara katolika pastro, jezuita monaĥo, altlerneja instruisto. Li estas konsiderata unu el la plej grandaj jezuitaj prozaj verkistoj de Mezeŭropo en la 17-a jarcento.

János Nádasi
Persona informo
Naskiĝo13-an de januaro 1613 (1613-01-13)
en Trnava
Morto3-an de marto 1679 (1679-03-03) (66-jaraĝa)
en Vieno
Religiokatolikismo vd
Lingvojhungaragermanalatinaslovaka vd
ŜtatanecoHungario Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupokatolika sacerdoto
pedagogo
filozofo
predikisto
teologo
historiisto Redakti la valoron en Wikidata vd
LaborkampoTeologio, homiletics (en) Traduki, eduka sistemo, filozofio kaj historiografio Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva enGrazRomo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

János Nádasi[1] naskiĝis la 12-an de januaro 1614 en Nagyszombat (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Trnava en Slovakio), li mortis la 3-an de marto 1679 en Vieno (Habsburga Imperio).

Biografio

János Nádasi en la aĝo de 14 jaroj aliĝis al la jezuitoj, sed pro sia mallonga staturo li estis forpelita, tial li aliĝis al franciskanoj. En 1633 li akiris diplomon en Graz, poste li denove aliĝis al la jezuitoj. Poste li studis kaj doktoriĝis pri filozofio kaj teologio en Romo, li estis ankaŭ plenrajta jezuito, pli poste li revenis al sia patrujo. Li instruis en Jezuita Universitato de Nagyszombat, iom poste li revenis al Romo, kie li redaktis jezuitajn almanakojn, baldaŭ en Vieno li estis persona konfesanto de vidvino de Ferdinando la 3-a (Sankta Romia Imperio). Li estis aŭtoro de ĉirkaŭ sesdek moralaj kaj meditemaj verkoj.

Elektitaj kontribuoj

  • Reges Hungariae a S. Stephano usque ad Ferdinandum III. (1637)
  • Mária, a haldoklók anyja (1648)
  • Annus Votivus Sive Aspirationes Votivae, Ex Lvmine Fidei, Et Doctrina Angelica... (1658)
  • Aula Coelestis, seu praxis colendi omnes Sanctos (1663)
  • HeyLIghe Wekke hebben De soo Vele DeVotIen aLser Daghen In Zyn… Antwerpen (1673)
  • Vita, & Mores Praedestinatorum, Seu Signa XXXIV... (1681)
  • Geminum Foedus, Ad obtinendam felicem mortem, Utrumque Auctoritate publica,... (1697)

Fontoj

Referencoj