János Bársony

BÁRSONY János [pr. ba:rŝonj] (naskiĝis la 31-an de julio 1860 en Nagykároly, mortis la 28-an de februaro 1926 en Budapeŝto) estis hungara kuracisto, akuŝisto, ginekologo, universitata profesoro.

János Bársony
Persona informo
Naskiĝo31-an de julio 1860 (1860-07-31)
en Carei
Morto28-an de februaro 1926 (1926-02-28) (65-jaraĝa)
en Budapeŝto
ŜtatanecoHungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupoginekologo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Kariero

Bársony diplomitiĝis en 1884 kaj ekde 1903 ĝis 1926 li prelegis en la universitato de Peŝto kaj estris la virinklinikon numero 1-a. En 1922–23 li estis rektoro de la universitato. Li priokupiĝis ĉefe postnaskan infekton.

Verkoj

  • Ovariotomia terhes nőnél;
  • Macerált szülések és lefolyásuk a gyermekágyra;
  • A méhenkívüli terhesség;
  • Gynatresia.

Fonto

  • Magyar Életrajzi Lexikon