Ivrea

komunumo de Italio

Ivrea (45° 28‘ N; 7° 53‘ E Mapo) estas malgranda urbo, kun loĝantaro de proksimume 24 000 homoj (fine de 2023 en ĝi vivis 22 357 loĝantoj), situante en la regiono Piemonto en nordokcidenta Italio.

Ivrea

Placo Ferruccio Nazionale
komunumo de Italio
Ŝtato Italio
Regiono Piemonto
ProvincoTO Torino
Geografia situo, 7° 53′ O (mapo)45.4666666666677.883333333333345° 28′ N, 7° 53′ O (mapo)
Alto super marnivelo253 m
Areo30 km²
Loĝantaro22 357 (2023)
Loĝdenso743 loĝantoj/km²
SubdividaĵojTorre Balfredo
Najbaraj komunumojChiaverano, Montalto Dora, Burolo, Bollengo, Cascinette d'Ivrea, Fiorano Canavese, Banchette, Salerano Canavese, Pavone Canavese, Albiano d'Ivrea, Romano Canavese, Strambino kaj Vestignè
PatronoSankta Savino
Festa tago7-a de julio
Nomo de loĝantojeporediesi
Poŝtkodo10015
Imposta kodoE379
Kodo laŭ ISTAT001125
Telefona prefikso0125
RetpaĝoOficiala retejo
Loko en mapo

Map

vdr

Historio

La rivero Dora Balteo en Ivrea
Situo en la provinco Torino

Dum la 20-a jarcento ĉefe ĝi famiĝis pro la sidejo de la firmao Olivetti, iam konata fabrikisto de tajpiloj, kalkuliloj kaj poste komputiloj. La kompanio estas ekde aŭgusto 2003 parto de la TIM Group (telefona kompanio).

La urbo estiĝis en la jaro 100 a.K., kiel kavalaria stacio de la armeo de la Romia imperio, por gardi la tradiciajn invadajn vojojn al Italio trans la Alpoj. La latina nomo de la urbo, “Eporedia”, jam longtempe malaperis en la nebulo de la tempo, sed ankoraŭ pluvivas en la nomo por la loĝantoj. Ili nomiĝas “eporediesi” itale por Eporedianoj.

Kvankam la urbo ludis interesan akcesoran rolon en la itala historio, hodiaŭ ĝi estas plej konata pro la stranga tradicia karnavalo, kies ĉefa celebro estas bazita sur la loke fama “batalo de la oranĝoj”. Ĉi tio koncernas milojn da urbanoj, dividitaj en batalteamoj, kiuj reciproke ĵetas oranĝojn (kun sufiĉe da perforto) dum iom neorganizitaj bataloj daŭrante kelkajn tagojn. Oni ne bone komprenas la originon de ĉi tiu tradicio, speciale ĉar la oranĝoj ne kreskas ĉe la piedo de la Alpoj kaj devas esti importitaj de la suda parto de Italio je konsiderindaj kostoj.

Moderna evoluo solide establis Ivrea-n sur la kampo de formplanado (dezajno) kun la alveno de “Interaction Design Institute Ivrea” (Interreaga Dezajna Instituto Ivrea), lokita en la malnova esplorejo de Olivetti, la “blua” konstruaĵo. Kvankam ĝi estas malgranda skolo, ĝi altiris internaciajn elstarulojn pro la eminenta reputacio de ĝia fakultato kaj altkvalitaj studentoj. Ambaŭ (studentoj kaj fakultato) estas eklektikaj, plejofte de ekster Italio. Vidu ilian retejon: http://www.interaction-ivrea.it

Famaj homoj

Fotoj


Eksteraj ligiloj