Ivan Kotlarevskij

Kotlarevskij Ivan ukraine Котляревський Іван (1769-1838) ukraina poeto kaj dramverkisto, la unua klasikulo de la nova ukraina literaturo. Naskiĝis kaj mortis en Poltavo. Lernis en Poltava eklezia kolegio. Laboris kiel oficisto, instruisto de vilaĝa lernejo. Partoprenis militon inter Rusio kaj Turkio (1806-1807). Direktoro de la Poltava teatro (1817-1821).

Ivan Kotlarevskij
Persona informo
Іван Петрович Котляревський
Naskiĝo29-an de aŭgusto 1769 (1769-08-29)
en Poltavo, Poltava Regiment,  Rusia Imperio
Morto29-an de oktobro 1838 (1838-10-29) (69-jaraĝa)
en Poltavo, Poltava gubernio,  Rusia Imperio
TomboPoltavo Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvojrusaukraina vd
ŜtatanecoRusia Imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupopoeto
dramaturgo
verkisto
tradukisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
VerkojEneado vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Ivan Kotlarevskij

Sian literaturan agadon I. Kotlarevskij komencis en 1794. Li estas aŭtoro de la poemo Eneado (1842 - plena postmorta eldono) - la unua verko de ukraina literaturo, skribita en popola kaj nuntempa oficiala lingvo. La burleska poemo estis verkita laŭ motivoj de samtitola versaro de Vergilio. La poemon uzis por komponi operojn J. Lopatinskij kaj Mikola Lisenko. Kotlarevskij verkis ankaŭ dramojn "Natalka Poltavka" kaj "Moskvano-Sorĉisto".

Monumentoj al Kotlarevskij en Poltavo kaj Kievo; muzeo en Poltavo.

La I-an, II-an kaj III-an partojn de la poemo esperantigis Gennadij Turkov (La Kancerkliniko, 114, 125-126, 135-138).

Vidu ankaŭ