Iván (vilaĝo)
Iván estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Sopron. La loknomo signifas hungare: Ivano (vira persona nomo).
Iván | |||
---|---|---|---|
La vilaĝdomo | |||
vilaĝo en Hungario vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 9374 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 168 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 21 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | , 16° 55′ O (mapo)47.44633055555616.91223888888947° 27′ N, 16° 55′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 54,73 km² (5 473 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Iván [+] | |||
Bazaj informoj
- Poŝtkodo: 9374
- Telefonkodo: 99
- Areo: 55 km²
- Loĝantaro: 1263 (2015)
Geografio
Iván situas inter arbaroj, laŭ flankovojoj, ĉefvojo inter Sopron kaj Balatono estas proksime. Flankovoje Csepreg kaj Bük estas proksime.
Historio
Pli frue romianoj loĝis tie. Dum la hungara erao ĝi longe estis abateja bieno, fine apartenis al la familio Széchenyi. En 1945 oni disdonis parcelojn al la malriĉaj kamparanoj el la grandbieno. En 1959 2 kolĥozoj formiĝis.
Vidindaĵoj
Vidindaĵoj estas preĝejo omaĝe al Sankta Andreo el 1820 kaj klasikisma kastelo de Széchenyi el 1830, kiu estas nun lernejo. Apud la vilaĝo fiŝkaptistaj lagoj troviĝas.
Famuloj
En Iván naskiĝis Tamás Kiss (arkitekto) kaj departementestro Endre Baán.