Italo Chiussi

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Italo CHIUSSI (naskiĝinta la 13-an de majo 1919 en Trieste, Italio; mortinta la 8-an de junio 1973 en Frankfurto ĉe Majno, Germanio[1]) estis itala esperantisto kaj membro de la Akademio de Esperanto. Li tradukis en Esperanton La Noblan Koranon. Alia grava verko: Je la flanko de la profeto.

Italo Chiussi
Persona informo
Naskiĝo13-an de majo 1919 (1919-05-13)
en Triesto
Morto8-an de junio 1973 (1973-06-08) (54-jaraĝa)
en Frankfurto ĉe Majno
LingvojitalaEsperantoarabagermanafrancaangla
ŜtatanecoItalio (1946–1973)
Reĝlando Italio (1919–1946) Redakti la valoron en Wikidata
Alma materScuola Normale Superiore. Classe di Scienze (en) Traduki - diploma di licenza della Scuola Normale Superiore (en) Traduki (1937–1941) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupoasekuristo
esperantisto
tradukisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Esperantisto de 1947, li estis inter la postmilitaj rekonstruintoj de la Itala Esperantista Junularo (poste ĝia prezidanto).

Doktoro pri matematiko, studinto ĉe la plej renoma universitata kolegio (Scuola Normale Superiore en Pizo), iĝis poste aplikata matematikistokaj estro de germana filio de fama itala asekurkompanio. Li vivis dum siaj lastaj jaroj en Germanio.

Meze de sia vivo Chiussi konvertiĝis al islamo kaj tradukis la Koranon kaj aliajn verkojn. Li konis la francan, anglan, germanan kaj klasikan araban, kolektis diraĵojn el laislama religio.

Lia libro "Je la flanko de la Profeto", aperinta post lia morto, gajnis mencion de "Fazle Omar Foundation" kiel elstara islama verko. Tre diskreta persono, li tre malofte ĉeestis kongresojn.

Li prelegis en la Internacia Somera Universitato, dum la 54-a Universala Kongreso en Helsinko, 1969, pri "Esperanto kaj islamo". Unupaĝa artikolo lia pri "La araba kaj islama literaturo en Esperanto" aperis en "Esperanto", julio-aŭgusto 1973, p. 129.

Lia tombo troviĝas sur la suda tombejo (germane Südfriedhof) de Frankfurto.[1]

Fontoj

Bibliografio

  • Chiussi, Italo 1973 : La araba kaj islama literaturo en Esperanto, Esperanto, 811-12 (7-8), p. 129

Notoj