István Heller

István Heller [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Heller István, ekster Hungario Stephen Heller estis hungara-franca pianisto, komponisto, instruisto.

István Heller
Persona informo
NaskonomoHeller István
Naskiĝola  15-an de majo 1813(nun 1813-05-15)
en Hungario Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto14-an de januaro 1888 (1888-01-14)
en Parizo
TomboTombejo Père-Lachaise, 90
Grave of Heller (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvojfranca
ŜtatanecoHungario
Francio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupopianisto
komponisto
instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

István Heller [1] naskiĝis la 15-an de majo 1813 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio), li mortis la 15-an de januaro 1888 en Parizo (laŭ alia fonto la mortotago estas la 14-a).

Biografio

István Heller aĝis 7, kiam li jam komponadis, post kelkaj jaroj li jam koncertis. Li lernis muzikon komence en sia naskiĝurbo, poste en Vieno, kie li lernis de Carl Czerny kaj Anton Halm. Post publika koncerto en Vieno li faris koncertojn en Hungario, Habsburga Imperio kaj Germanio. En 1838 li akceptis inviton de Friedrich Kalkbrenner al Parizo, kie li konatiĝis kun Hector Berlioz, Frédéric Chopin, Ferenc Liszt kaj aliaj famaj komponistoj de lia epoko. Li restis en Parizo ĝismorte kaj li komponadis kaj instruis.

Elektitaj komponaĵoj

  • Thème de Paganini varié op. 1 (1829)
  • L’art de phraser op. 16 (1840)
  • La chasse, Etude de concert op. 29 (1844)
  • Blumen-, Frucht- und Dornenstücke op. 82 (1853)
  • Ein grosses Albumblatt und ein kleines op. 110 (1864)
  • Reise um mein Zimmer op. 140 (1875)

Elektitaj disĉiploj

Fontoj

Referencoj