István Bocskai

BOCSKAI IstvánStefano Boĉkai estis princo de Transilvanio kaj Hungario. Li naskiĝis la 1-an de januaro 1557 en Koloĵvaro kaj mortis la 29-an de decembro 1606 en Kassa.

István Bocskai
Princo de Transilvanio
Regado16051606
AntaŭuloRudolfo
SekvantoSigmundo Rákóczi
Persona informo
Bocskai István
Naskiĝo1-an de januaro 1557 (1557-01-01)
en Kluĵo
Morto29-an de decembro 1606 (1606-12-29) (49-jaraĝa)
en Košice
TomboAlba Iulia Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvojhungara vd
ŜtatanecoPrinclando Transilvanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
DinastioBocskai family vd
Edz(in)oKata Hagymássy (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupomilitestro
politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero

Bocskai estis la estro de la unua ribelo kontraŭhabsburga en 1604-1606. La 21-an de februaro 1605 en Marosszerda (Nyárádszereda) li estis elektita landestro de Transilvanio (Lia investado okazis en Medgyes. La 20-an de aprilo 1605 en Szerencs oni elektis lin landestro de Hungario. La reĝan kronon li ricevis de la turka sultano. Post la Milito 15-jara li sukcesis parte restarigi la sendependecon de Transilvanio kaj la liberan praktikadon de la religioj en sia lando. En lia kortego vivis la plej gravaj intelektuloj de la lando: János Rimay, Simon Péchi (sekretarioj), Mihály Káthay (kancelaro), Péter Alvinczi, János Petki (sikula generalo), János Bocatius (diplomato).

Fonto

Vidu ankaŭ


Antaŭe:Princo de TransilvanioPoste:
Rudolfo16051606Sigmundo Rákóczi