Islama Muzeo de Jerusalemo
La Islama Muzeo de Jerusalemo (arabe المتحف الإسلامي) estas muzeo sur la Monto de la Moskeoj en la Malnova Urbo de Jerusalemo.[1][2][3] Estas ekspozicioj de dek jarcentoj de la islama historio kiu enhavas artaĵojn de islamaj regionoj. La muzeo okupas la sudorientan angulon de la moskeo Al-Aksa.[4]
Islama Muzeo de Jerusalemo | ||
---|---|---|
muzeo | ||
Islamic museum [+] | ||
Lando | Israelo | |
Koordinatoj | , 35° 14′ 5″ O (mapo)31.77607535.23481111111131° 46′ 34″ N, 35° 14′ 5″ O (mapo) | |
Estiĝo | 1922 | |
Konsekro | 1923 | |
Islama Muzeo de Jerusalemo | ||
Vikimedia Komunejo: Islamic Museum (Jerusalem) [+] | ||
La konstruaĵo estis konstruita dekomence fare de la Templanoj, kiuj uzis ĝin kiel kromaĵo por sia sidejo ĉ la iama moskeo Al-Aksa. Post la islama rekonkero de Jerusalemo, la moskeo estis restaŭrita en 1194. La apuda konstruaĵo utilis kiel aŭlo por la Lernejo Fajr al-Din, nome madraso konstruita de al-Mansur Kalavun en 1282, dum la mamluka epoko.
La muzeo estis establita de la Suprema Islama Konsilantaro en 1922 kaj estas unu de la plej antikvaj muzeoj de Jerusalemo.[4] Ĝi estas financita de la registao de Jordanio.[5] Shadia Yousef Touqan estis la planistestrino de la loko. Khader Salameh estas la direktoro de la muzeo.