Isaac Herzog

prezidanto de Israelo

Jicĥak "Buĵi" HERZOG, hebree יצחק הרצוג, foje literumita kiel Isaac Herzog (naskiĝis la 22-an de septembro 1960 en Tel-Avivo) estas israela politikisto de HaAvoda (la Laborista Partio) kaj ekde 2021 la Prezidanto de Israelo.

Isaac Herzog
Persona informo
יצחק הרצוג
Naskiĝo22-an de septembro 1960 (1960-09-22) (63-jaraĝa)
en Pardes Hanna-Karkur
Religiojudismo vd
Lingvojanglahebrea vd
LoĝlokoTel-Avivo vd
ŜtatanecoIsraelo Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materUniversitato je Tel-Avivo
Universitato de Novjorko
Universitato Cornell
Ramaz School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
PartioIsraela Laborista Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Isaac Herzog
Familio
PatroĤajm Hercog Redakti la valoron en Wikidata vd
PatrinoAura Herzog (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
GefratojMichael Herzog (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)oMichal Herzog (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
ParencojYitzhak HaLevi Herzog (en) Traduki (patra avo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupopolitikisto
advokato
akvokato Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva enJerusalemo vd
AntaŭuloReuven Rivlin
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

De 2018 ĝis 2021, li estis prezidanto de la Juda Agentejo por Israelo. Herzog estis membro de Kneset, la israela parlamento de 2003 ĝis 2018. De 2013 ĝis 2018, li estis la gvidanto de la opozicio.

Parlamentano en Kneset

Herzog estis Membro de Kneset de 2003 ĝis junio 2018 kaj de 2013 ĝis julio 2017 li estis gvidanto de la laborista partio.

Li tenis plurajn registarajn postenojn:

  • Ministro de domaro kaj konstruo en 2005
  • Ministro de turismo en 2006-2007
  • Ministro de diasporo, socio kaj la batalo kontraŭ Antisemitismo en 2007-2009
  • Ministro de bonfarto kaj sociaj servoj en 2007-2011

En junio 2018, Herzog estis unuanime elektita prezidenton de la Juda Agentejo de Israelo, pro tio li rezignis de la Kneset kaj israela politiko.

Prezidanteco

En majo 2021, Herzog anoncis sian kandidatecon por Prezidanto de Israelo en la 2021 paramenta baloto. Li estis elektita prezidanton je la 2-an de junio 2021, kaj enoficiĝis la 7-an de julio 2021.

Persona vivo

Herzog estas la filo de eksa prezidanto de Israelo Chaim Herzog kaj socia aktivisto Aura Ambache. Li frato Miĉael estas la ambasadoro en Usono.

Li studis leĝon ĉe Universitato de Tel-Avivo kaj laboris kiel advokato ĉe la privata firmao Herzog, Fox & Ne'eman, kie lia patro estis unu el la fondintoj.

Aliaj retejoj

Referencoj