Irén Deézsi

Irén Deézsi [dEĵi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Deézsi Irén estis hungara fizikisto, profesoro, instruisto.

Irén Deézsi
Persona informo
Naskiĝo2-an de januaro 1917 (1917-01-02)
en Budapeŝto
Morto20-an de januaro 1958 (1958-01-20) (41-jaraĝa)
en Budapeŝto
ŜtatanecoHungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma materTeknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (–1945) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupofizikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Irén Deézsi [1] naskiĝis la 2-an de januaro 1917 en Budapeŝto. Ŝi mortis la 20-an de januaro 1958 en Budapeŝto.

Biografio

Irén Deézsi frekventis mezlernejon, poste ŝi eklaboris en kontoro. Dum laboro ŝi akiris 2 pedagogiajn diplomojn en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1945 kaj 1946. Post siaj studoj ŝi laboris en la universitata laboratorio, krome ŝi instruis en mezlernejoj de Ózd kaj Pápa. En 1949 ŝi doktoriĝis, en la sekva jaro ŝi instruis en Kemiindustria Universitato de Veszprém, sed ŝi laboris plu ankaŭ en la laboratorio. En 1951 ŝi eklaboris ĝismorte en la ĵus formiĝinta centra fizika esplora instituto en Budapeŝto.

Elektitaj publikaĵoj

  • Az O2, CO, N2 és NO molekulák; spektroszkópiailag meghatározható disszociációs energiáinak és az elektronütköztetési kísérletek eredményeinek összehasonlító vizsgálata (1947)
  • Rotationsanalyse einiger blauen Banden des SrO Moleküls (1954)
  • Further bands in the Gamo (litero), Epsilono and Beto (litero) band systems of the molecular spectrum of nitric oxide (1957)

Fontoj